Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Kanado pardonpetas al indiĝenaj popoloj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Socio

KANADO - 12-an de junio, 2008.

Kanado baldaŭ pardonpetos, ke ĝi devigis pli ol 100 000 indiĝenaj infanoj ĉeesti ŝtatfinancatajn Kristanajn internulajn lernejojn por asimili ilin. La ĉefministro Stephen Harper faros la pardonpeton en parlamento en Otavo, antaŭ centoj da ekslernejanoj. La lernejoj funkciis de la malfrua 19-a jarcento ĝis la jaroj 1990, kvankam la plimulto de ili fermiĝis en la jaroj 1970.

Raportoj pri fizika kaj seksa molestado ĉe la institucioj, nomataj loĝdomaj lernejoj, ankaŭ aperis. La preĝejoj kiuj estris la lernejojn jam pardonpetis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Aŭstralio pardonpetis por simila politiko en februaro ĉi-jare.

TotemojSro Harper diris, ke indiĝenaj Kanadanoj atendis tre longe tiun pardonpeton. "Estas miloj da koroj kaj mensoj kiuj estos ĉe malsamaj stadioj de akcepto, sed mi esperas, ke ni komencos la procedon de resanigo kaj repacigo" li diris. La estro de la Asembleo de la Unuaj Nacioj, Phil Fontaine, diris, ke gravas, ke Kanado agnoskas kion iam okazis. "Ĉiaj fitraktoj estis truditaj al senkulpaj infanoj. Estas miloj da ĉi tiuj artikoloj, ili ĉiuj veraj" li diris.

Sro Fontaine estis unu el la unuaj eksaj lernejanoj kiu publike parolis pri siaj spertoj de fizika kaj seksa molestado ĉe loĝdoma lernejo. Sincera kaj kompleta pardonpeto povus esti longa afero por ripari la interrilaton inter indiĝenoj kaj la Kanada registaro, li asertis. Tamen, iuj indiĝenaj gvidantoj zorgiĝas, ke ili ne estis konsultitaj pri la vortoj de la pardonpeto. Multaj lernejanoj memoras, ke ili estis batitaj pro tio, ke ili parolis sian lingvon, kaj perdis kontakton kun siaj gepatroj kaj kulturo.

La heredaĵo de la sistemo estas citita de indiĝenoj kiel la fundamentan kaŭzon de altaj niveloj de alkoholismo kaj drogmanio inter iliaj popoloj.

Legu ankaŭ :

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi