Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon |
|
|
|
| Nordameriko - Socio |
![]() USONO - 04-an de aŭgusto, 201..La indiana tribo de Suquamish, en la usona nordokcidenta subŝtato de Vaŝingtonio modifis sian Konstitucion por leĝigi la geedziĝon inter samseksaj personoj, anoncis merkredon la 3an de aŭgusto la tribaj leĝaj reprezentantoj. Tiu ĉi decido havas neniun leĝan valoron ĉe la federacia nivelo, nek ĉe la nivelo de la subŝtato de Vaŝingtonio, kiu ne agnoskas la samsekseman geedziĝon. Sed tio tamen permesas al ĉiu Suquamish-ano samsekseme geedziĝi ene de la tribo. La teksto, defendita de juna lesba Suquamish-anino, estis aprobita lundon unuvoĉe de la 7 membroj de la triba konsilo, kiu kalkulas entute 1 050 membrojn. "Ne estis diskutado inter la membroj de la tribo, kaj la plejaĝaj en nia komunumo subtenis la demandojn de la plej junaj", deklaris Michelle Hansen, advokatino de la Suquamish-anoj. "Estas tradicio ĉe ni esti malfermitaj, akcepti la malsamajn personojn", ŝi aldonis. La temo pri samseksema geedziĝo multe estas en disputado en Usono, nunmomente kuras juĝa proceduro intencante leĝigi ĝin en Kalifornio kaj oni memoru la freŝdatan aprobon en la subŝtato de Nov-Jorkio. Sinjorino Hansen substrekis, ke la decido de la Suquamish-anoj koncernas nur la tribon. "La tribo havas siajn proprajn leĝojn [ekde starigo de sia Konstitucio en 1965], sed ni ne povas garantii ke la mondo ĉirkaŭ ni dividas niajn valorojn. Estas tasko de la usona registaro agnoski [tiun tipon de geedziĝo]. Niaj leĝoj aplikiĝas nur ene de la tribo kaj al siaj membroj", ŝi deklaris. La tribo Suquamish estas la dua en Usono kiu laŭleĝigas samsekseman geedziĝon, post tiu de la "Coquille" (Konko), en Oregono (Nordokcidento). Ses amerikaj subŝtatoj jam hodiaŭ agnoskas samsekseman geedziĝon : Vermonto, Konektikuto, Iovao, Nov-Jorkio, Masaĉuseco kaj Nov-Hampŝiro, al kiuj aldoniĝas la usona ĉefurbo, Vaŝingtono. La samseksemaj geedziĝoj kontraktintaj en tiuj subŝtatoj tamen ne havas leĝan valoron ĉe la federacia nivelo, kie la leĝo nomita "Defendo de geedziĝo" kondiĉu, ke geedziĝo povas koncerni nur du personojn de malsama sekso. Fonto : AFP |






USONO - 04-an de aŭgusto, 201..
Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.