Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Estro de la IMF arestita |
|
|
|
| Nordameriko - Socio |
![]() USONO - 15-an de majo, 2011.La internacia Mon-Fonduso (IMF) deklaras tiun ĉi dimanĉon, ke ĝi "tute normale restas funkcikapabla" malgraŭ la aresto de sia estro Dominique Strauss-Kahn, 62-jara, pro la akuzoj de seksa agreso, provo de seksperforto kaj kidnapo de virino en ĉambro de hotelo de Nov-Jorko. En sia unua deklaro ekde Strauss-Kahn estis arestita sabaton vespere, la Internacia Mon-Fonduso diris, ke ĝi ne faros komenton pri la afero kaj forsendis ĉiujn demandojn al la advokatoj de Strauss-Kahn kaj la lokaj aŭtoritatoj. Estas antaŭvidite, ke Dominique Strauss-Kahn aperos antaŭ la tribunalon kaj devos respondi pri la akuzoj. Lia advokato Benjamin Brafman laŭraportite diris, ke la estro de la Internacia Mon-Fonduso antaŭ la juĝistoj deklaris, ke li ne sentas sin kulpa. Li estis arestita en la flughaveno John F. Kennedy nur 10 minutojn antaŭ forflugo al Parizo per aviadilo de la franca flugkompanio Air France, diris la proparolanto de la polico de Nov-Jorko Paul Browne. La juna virino (32-jara) kiu laboras en la hotelo Sofitel en Times Square deponis demandon, post kiam ŝi laŭdire eskapis el la apartamento kie la atako okazis, Browne klarigis. Li aldonis, ke s-ro Strauss-Kahn post la okazaĵo forlasis la hotelon rapide, kiel atestas pri tio poŝtelefono kiu restis tie. La franca Dominique Strauss-Kahn iĝis estro de la Internacia Mon-Fonduso en novembro 2007. Antaŭ tio, li estis membro de la franca Nacia Asembleo kaj instruisto pri ekonomio ĉe la Instituto de politikaj sciencoj de Parizo. La politikaj analizistoj subtenas, ke li ĝis nun estis la plej serioza rivalo de Nicolas Sarkozy por la francaj prezidentaj elektoj venontan jaron. |






USONO - 15-an de majo, 2011.
La juna virino (32-jara) kiu laboras en la hotelo Sofitel en Times Square deponis demandon, post kiam ŝi laŭdire eskapis el la apartamento kie la atako okazis, Browne klarigis. Li aldonis, ke s-ro Strauss-Kahn post la okazaĵo forlasis la hotelon rapide, kiel atestas pri tio poŝtelefono kiu restis tie. 
Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.