Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Perdiĝo de interpreto de la realo... |
|
|
|
| Nordameriko - Socio |
![]() MEKSIKO - 20-an de aprilo, 2011.Se vi ŝanĝas unu literon de la lingvonomo "Ayapaneco", vi povus kredi, ke temas pri neologismo de Esperanto. Fakte Ajapaneco estas pralingvo de Meksiko. Ĝi transvivis la konkeron de Meksiko fare de la Hispanoj, revoluciojn kaj naturajn katastrofojn, sed devas nun foraperi kiel parolata lingvo laŭ raporto en la brita gazeto Guardian. Restas nur du parolantoj, kiuj praktike ne interparolas kvankam iliaj hejmoj distancas ne pli ol 500 metrojn. Al ambaŭ viroj, Manuel Segovia, 75 kaj Isidoro Velazquez, 69, multaj aferoj estas komunaj, diras observantoj. Por kompilado de vortaro la manko de komunikado estas kompreneble obstakla. Jam aperis surloke engaĝitaj lingvistoj por savi kio ankoraŭ estas savebla. Restas ankaŭ parencoj kiuj komprenas tiun lingvon, kies origina nomo "Nuumte Otoo" signifas vera voĉo. La provo transdoni la lingvon per kursoj fiaskis pro neintereso de la surloka publiko. Segovia raportas, ke li tiucele eĉ aĉetis krajonojn kaj notlibretojn. Jen bedaŭrinde trista fino de originala interpreto de la realo. Prilaborita raporto de artikolo el Frankfurter Rundschau de Judit von Sternberg 16./17. de aprilo 2011, Germanujo |






MEKSIKO - 20-an de aprilo, 2011.