Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Samseksemuloj rajtas servi en usona armeo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Socio
USONO - 10-an de septembro, 2010.

Federala juĝistino de la usona ŝtato Kalifornio deklaris nekonstitucia la leĝon kiu malpermesas servi en la Armeo de Usono la samseksemulojn kiuj malferme konigas sian seksan orientiĝon. En verdikto eldirita la 9-an de septembro, la magistrino Virginia Phillips nuligis la normon konata kiel 'Don't ask, don't tell' ('ne demandu, ne respondu'), kiu estis aprobita kiel leĝo en 1993 kiel kompromiso por permesi, ke gejoj kaj lesboj povus servi en la Armeo, kondiĉe ke ili ne revelaciu la seksan orientiĝon.

Temas pri jura respondo al la plendo prezentita de la grupo "Log Cabin Republicans", konservativa organizo kiu defendas la rajtojn de la samseksemuloj. La plenuma direktoro de la grupo, Clarke Cooper, montris sian kontenton pro la verdikto kaj parolis pri "venko" por "ĉiuj militservanoj de Usono".

La juĝistino rimarkigis en sia verdikto, ke, kiel diris la plendantoj, la normo kontraŭdiras la unuan kaj kvinan amendojn de la usona Konstitucio kaj malrespektas "pro multaj kialoj" la fundamentajn rajtojn de la armeanoj.

Tiu estas la plej ĵusa el serio de juraj verdiktoj kiuj pliigis la skeptikismon de la usona publika opinio pri la leĝoj kiuj diskriminacias la samseksemulojn de la lando. Tamen, la decido de la kalifornia juĝistino ne okazigos tujan ŝanĝon de la leĝo.

Iom post la atingo de la prezidenteco, Barack Obama promesis forigi la politikon de 'Don't ask, don't tell'. Pasintan februaron, la sekretario de Defendo, Robert Gates, kaj la estro de la Stabo de Usono, admiralo Mike Mullen, petis al la Kongresanoj, ke ili permesu al la samseksemuloj la servadon en la armeo kun tuta liberesprimo.

La Ĉambro de Reprezentantoj jam aprobis revoki la leĝon, sed la Senato ankoraŭ ne traktis la aferon.


Fonto: Europa Press
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi