Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Polemika bruligo de Korano en Usono Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Socio
USONO - 09-an de septembro, 2010.

En decido kiu provokis minacojn de Irano, maltrankvilo en la Blanka Domo kaj en la usonaj trupoj disfladitaj sur Afganio, usona evangelia grupo anoncis hieraŭ la intencon bruligi la Koranon venontan sabaton, 11an de septembro.

Tiu tago estas la naŭa datreveno de la atencoj de la 11-a de Septembro 2001 en Usono kaj la grupo Dove World Outreach Center (Atingi Pacan Mondon), baptista eklezio en Gainesville (Florido), entreprenis polemikan projekton por publike bruligi ekzempleron de Korano kun la celo alarmigi la mondon pri la "danĝeroj de Islamo".

Se tia plano konkretiĝus, ĝi servus kiel propagando por la taliboj en Afganio kaj plifortigus la kontraŭusonan senton en la Islama mondo, avertis hieraŭ la generalo David Petraeus, ĉefkomandanto de la fortoj en NATO kaj de la usonaj trupoj en Afganio. "Mi maltrankviliĝas pro la eblaj konsekvencoj", li diris.

"Tio povus endanĝerigi kaj la trupojn kaj la tutmondan penon en Afganio. Precize estas tiuj agoj kiujn uzas la taliboj", li aldonis. La proparolanto de la Blanka Domo, Robert Gibbs, samopinias kun Petraeus, kaj diris: "[La bruligo] endanĝerigas la trupojn".

"Ni serioze prenas la vortojn de la generalo", asertis la pastoro de la bapista eklezio, Terry Jones. "Vere, ni estas tre maltrankvilaj", li aldonis, sed klarigis, ke ĉiel, la kristana grupo estas decidita bruligi la Koranon. "Ni scias, ke ĉi tiu ago povas ofendi la islamanoj -li aldonis-. Sed ni pensas, ke la mesaĝo kiun ni celas disvastigi estas multe pli grava ol la fakto ke tiuj homoj povas senti sin ofenditaj. Ni kredas, ke ni ne devas retroiri antaŭ la danĝeroj de islamo."

La proparolanto de la irana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Ramin Mehmanparast, diris, ke la bruligo provokos "nekontroleblajn sentojn en la islamaj nacioj" kaj manifestis, ke la okcidentaj landoj devas "malpermesi la troan liberesprimon por insulti la sanktaj librojn".

Islamanoj konsideras la Koranon kiel la vortoj de Dio revelaciitaj per la Anĝelo Gabrielo al Mahomedo kaj por ili estas tre ofenda ajna intenca damaĝo kontraŭ ĝi. En 2005, ĉirkaŭ 15 personoj forpasis kaj dekoj estis vunditaj en Afganio kiam la revuo Newsweek asertis, ke gardistoj en Guantánamo profanis la sanktan libron de la islamanoj en esplordemandejoj.

Fonto: Agentejoj AFP, ANSA kaj AP.

Sendis al ni tiun artikolon Andy Hernández Martínez. Dankon !
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi