Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Starigo de moskeo apud eksa WTC estigas debaton Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Socio
USONO - 14-an de aŭgusto, 2010.

La usona prezidento Barack Obama, subtenas projekton pri konstruado de moskeo kaj Islama komunuma centro apud la ejo de la eksa World Trade Center en Nov-Jorko, kiu estisĝisgrunde detruita de la Atencoj de la 11a de septembro 2001. Li deklaras, ke la fondintaj principoj de la nacio permesas tian projekton, kiu tamen instigis vastan debaton tra la tuta lando.


Dum kelkaj semajnoj, oponantoj de la konstru-projekto en Nov-Jorko publike protestis kontraŭ tio, kio laŭ ili estas insulto al la memoro de preskaŭ 3000 personoj kiuj mortis en la atakoj.

Obama donis sian subtenon al la konstruo de tiu moskeo dum la ĉiujara ĉefmanĝo en la Blanka Domo, kiu markas la ekkomencon de la sankta monato de Ramadano. Li tiel enmiksiĝis en la polemikon unuafoje. "Mi estu klara. Kiel civitano, kaj kiel prezidento, mi kredas, ke Islamanoj havas la saman rajton praktiki sian religion kiel ĉiu alia en ĉi tiu lando," li diris. "Tio inkluzivas la rajton je konstruado de preĝejo kaj komunuma centro sur loko privata en Lower Manhattan, konforme al lokaj leĝoj. Ĉi tiu estas Usono, kaj nia sindevontigo al religia libereco estu neŝancelebla" Obama aldonis.

[Barack Obama]La Blanka Domo antaŭe ne alprenis firman pozicion pri la moskeo, kiu estos parto de Islama centro, du stratojn for de tio, kio fariĝis nomata "Ground Zero". Obama provis etendi la manon al la tutmonda Islama komunumo ekde li enoficiĝis, kaj la 100 gastoj ĉe la vendreda ĉefmanĝo inkluzivis ambasadorojn kaj respondeculojn de multaj Islamaj landoj, inter kiuj estas Sauda Arabio kaj Indonezio.

"Nia kapablo montri ne simple toleremon, sed respekton al tiuj, kiuj malsamas de ni, kaj tiu ĉi vivmaniero, kiu estas tute tipe usona kredaro, staras kiel akuta kontrasto kontraŭ la nihilismo de tiuj kiuj atakis nin, tiun septembran matenon, kaj kiuj ankoraŭ intrigas kontraŭ ni hodiaŭ," li diris. La urbestro de Nov-Jorko Michael Bloomberg, sendependa politikisto, kiu estas forta subtenanto de la moskeo-projekto, bonvenigis la vortojn de Sro Obama kiel "klaran defendon de la religia libereco". Sed pintaj Respublikanoj inter kiuj estas Sarah Palin, la eksa kandidatino al vic-prezidenteco , kaj Newt Gingrich, la eksa proparolanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, jam anoncis sian kontraŭstaron.

La grupo "Cordoba Initiative", kiu lanĉis la projekton, karakterizas ĝin kiel komunuma centro por Islamanoj kun celo igi ĝin centron por interreligiaj interrilatoj, kaj ankaŭ lokon por Islamanoj kiuj volos redukti siajn proprajn skismojn. La moskeo ricevis aprobon de loka planado sed alfrontas laŭleĝajn defiojn. Oponantoj, inter kiuj parencoj de la viktimoj de la Atencoj de la 11a de septembro 2001, konsideras, ke starigo de moskeo tiel apud la detruita komercocentro estas insulto al la memoro de tiuj mortigitaj. Kelkaj el la viktimaj parencoj, tamen, estas favoraj al la projekto...
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi