Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Lasta spaca vojaĝo por Discovery |
|
|
|
| Nordameriko - Sciencoj |
![]() USONO - 25-an de februaro, 2011.Post monatoj de prokrasto pro teknikaj problemoj, la usona spaconavedo Discovery estis lanĉita ĵaŭde por lasta misio, dum kiu al la Internacia Spaca Stacio (ISS) ĝi transportas kaj instalas konstantan diversuzan kapsulon, suplementan platformon por sciencaj eksperimentoj ELC-4 kaj kernajn rezervaĵopartojn. La 11-taga misio, nomata STS-133, flugigas ses-membran skipon, kaj ĝin estras Steven Lindsey, la piloto Eric Boe, la misia specialisto Alvin Drew kaj astronaŭtoj Michael Barratt, Steve Bowen kaj Nicole Stott. La retronombrado antaŭ la ekflugo paŭzis dum 5 minutoj, pro tio ke sekureca oficiro raportis, ke unu el la sistemoj ne bone funkcias, sed la difekto estis ĝustigita kaj la lanĉo estis efektivigita laŭplane. "Ĝuu la flugon," diris la misia komandanto al Lindsey. "Estu preparita atesti la grandiozecon kaj potencon dum la navedo Discovery faras sian lastan vojaĝon," Lindsey respondis.Discovery estas la plej longdaŭra spacoprogramo de navedo kiu transportas homojn. La programo ekzistas jam de 1984. Tiu navedo efektivigis 38 flugojn al la spaco. Post tiu ĉi lasta misio estas atendite, ke la spacotransportilo iros al muzeo, diris la usona spac-agentejo NASA. Konstruita en la jaro 1983 post Challenger kaj Columbia - kiu estis perdita en katastrofo - Discovery estas la plej malnova el tiu navedaro kaj ankaŭ tiu kun pli da misioj ol iu ajn alia "navedo". En spaco, ĝi entute pasigis preskaŭ unu jaron kaj portis 194 malsamajn astronaŭtojn, NASA diris. Antaŭ ol tiu lasta 39-a misio, Discovery vojaĝis 230 milionojn da mejloj en spaco. Post kiam ĝi revenos de tiu misio STS-133, ĝi estos elmontrata ĉe la Smithsonian Udvar-Hazy Centro, parto de la "National Air and Space Museum" en Vaŝingtono. NASA taksis, ke la lanĉon de Discovery en tiu adiaŭa misio spektis pli ol 40 000 gastoj, inkluzivante malgrandan grupon de reprezentantoj de la usona Kongreso. |






USONO - 25-an de februaro, 2011.
"Ĝuu la flugon," diris la misia komandanto al Lindsey. "Estu preparita atesti la grandiozecon kaj potencon dum la navedo Discovery faras sian lastan vojaĝon," Lindsey respondis.
Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.