Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Boeing lanĉas novan aviadilon Dreamliner |
|
|
| Nordameriko - Sciencoj |
![]() USONO - 16-an de decembro, 2009.La nova pasaĝeraviadilo Boeing 787 Dreamliner sukcese elfaris sian unuan testflugon en Usono. La trihora flugo komenciĝis de Everett, norde de Seatlo, kaj la aviadilo alteriĝis ĉe Boeing Field, iom sude de Seatlo. La 787-projekto estis prokrastita de du jaroj sekve de serio da problemoj, inter kiuj desegnoproblemoj. Boeing metis sian esperon en la Dreamliner, kiu promesas esti unu el la plej altrendimentaj aviadiloj en la mondo.
La du testpilotoj faris kelkajn bazajn sistemajn kontrolojn, kiel la elprovo de la subekipaĵo kaj klapoj. "La aviadilo respondis ĝuste kiel ni atendis," diris Randy Neville, unu el la pilotoj. "Estis ĝojo flugi." La ekflugo kaj alteriĝo estis rigarditaj de kelkcentoj da Boeing-dungitoj, industrigastoj kaj aviadilfervoruloj. La aviadilo tiam pasis kernan mejloŝtonon. "Estis huraoj kiam la jeto, pentrita en blua kaj blanka koloroj, lanĉiĝis el la malvarma, malseka flugokampo," rakontas reportero. "Poste iom la Boeing-dungitoj diris, ke ili havis senton de ekscito kaj trankviliĝo." La Dreamliner, kiu funkcias per motoroj Rolls-Royce kies desegnaĵo estis farita en Britio, hodiaŭ eniras naŭ monatojn de kontinua elprovo, ses aviadiloj flugados senpaŭze. La Dreamliner jam registris 840 mendojn el ĉiuj partoj de nia terglobo, kvankam iuj estis nuligitaj pro la longaj prokrastoj. Sian popularecon ĝi parte dankas al sia malpeza desegno. El karbono kaj titanio fabrikita, ĝi reduktos konsumon de fuelo kaj ankaŭ ŝparos bontenkostoj. La desegno celas igi la aviadilon facilmova kaj ĝi povos flugi longajn distancojn sen bezoni denove provizi la aviadilon per fuelo. Howard Wheeldon, transportanalizisto kun BGC Partneroj, diris, ke tio estas revolucia projekto kiu reformos aviadon. "Ĉi tio estas aviadilo, kiu ŝanĝas la tutan bazon de flugado, pro la ekipaĵoj en ĝi" li diris. Sia rekta rivalo, Airbus, ankaŭ preparas kaj disvolvas malpezan aviadilon. La aviadilo A350 ankaŭ estos farita unuavice el karbonosintezaj materialoj. Airbus ankaŭ celas malsaman merkaton kun sia giganto A380, aviadilo kiu povas porti pli grandan nombron de pasaĝeroj, sed estas limigita al flugado al flughavenoj kiuj estas ekipita por tiu specifa duetaĝa transportilo. La Boeing 787 estis unue malkaŝita en julio 2007 kaj estas la unua ĉiunova jeto de Boeing ekde 1995. La noveco de la desegno de tiu Dreamliner sekvigis la fakton, ke la firmao laboris kun ekstera kontraktanto unuafoje, kaj tio estigis amason da problemoj. Fruajn prokrastojn de la 787-projekto kaŭzis nesufiĉoj de aviadilpartoj kaj samtempe malfacilaĵoj kunmunti fuzelaĝon kaj flugilstrukturojn el Japanio, Italio kaj aliloke en Usono. Sro Wheeldon diris : "Estas grandega testoprogramo - ĉar ĉio estas nova. Esence, ĝi devas esti elrovita, kaj provita denove." Scii ĝuste kiom da profito Boeing povas atendi el tiu nova aviadilo restas necerta. Analizistoj diras, ke la firmao investis pli ol 10 miliardojn da usonaj dolaroj en la projekton, kaj devos doni kompenson al klientoj por prokrastitaj aviadiloj. Kiam la aviadiloj estos fine venditaj, kaj kiel ili estos elprovitaj, ne estos konata ĝis ĉiuj flugtestoj estos finfaritaj. Boeing ne estas la sola aviadilofabrikisto trafita de tiaj problemoj kaj malfruoj. Iom antaŭe ĉimonate, la A400M de Airbus, militista transportaviadilo fine eniris la ĉielon en Hispanio por sia unua testflugo, post serio da prokrastoj. Boeing esperas liveri la unuan aviadilon ne pli malfrue ol la fino de 2010 al la japana All Nippon Airlines. |





USONO - 16-an de decembro, 2009.
elprov