Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Interretaj adresoj pretaj por ŝanĝo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sciencoj
USONO KAJ TUTMONDE - 30-an de oktobro, 2009.

Interreta reguligisto aprobis la intencon permesi retadresojn skribitajn per ne-latinaj literoj, sekve de iniciato kiu transformos la enretan mondon. La estraro de Icann voĉdone elektis ĉe sia ĉiujara kunven en Seulo permesi domajnonomojn arablingvajn, ĉinlingvajn kaj aliajn skribsistemojn. Pli ol duono de la 1,6 miliardo da homoj kiuj uzas Interreton parolas lingvojn kun nelatinaj skriboj.

Tio aperas kiel
la plej granda ŝanĝo en la funkciado de Interreto ekde ĝi  estis kreita antaŭ 40 jaroj. La unuaj Internaciigitaj Domajnonomoj (IDN) povus esti uzataj venontjare. Tiu plano por IDN-oj estis unue aprobita ĉe kunveno en junio 2008, sed la elprovo de la sistemo daŭris du jarojn. La decido malfermas la vojon por ŝanĝo de la Interreta Domajnonomo Sistemo (DNS), tiel ĝi povos rekoni kaj traduki nelatinajn karakterojn. La DNS funkcias kiel telefonlibro, kiu transformas tuj kompreneblajn domajnonomojn al sinsekvoj de komputilolegeblaj nombroj, nomataj adresoj de Interreto Protokolo (IP).

La Interreta Korporacio por Nomizaj Nomoj kaj Ciferoj (Icann) diris, ke la "mirinde komplika teknika ĉefaĵo" permesanta IDN-oj reprezentas la "plej grandan ŝanĝon" en la kodigo de Interreto ekde ĝi estis inventita antaŭ kvar jardekoj. En la unuaj tagoj de Interreto, estis neniu lingva problemo, ĉe plejparto de  TTT-surfistoj scipovis la anglan kaj tiuj, kiuj ne parolis la anglan tamen kutime skribis en lingvoj surbaze de la latina alfabeto. Sed ĉi tio jam ne estas vera. Icann diris, ke ĝi akceptos la unuajn aplikojn por IDN-oj ekde la 16-a de novembro, kaj la unuaj aplikoj bone ekfunkcios "meze de 2010".

Probable
estos la ĉina kaj araba skriboj kiuj unue estos akceptitaj, sekvitaj de la cirila. Iuj landoj, kiel Ĉinio kaj Tajlando, jam enkondukis provizorajn solvojn kiuj ebligas al komputiluzantoj tajpi retadresojn en sia propra lingvo. Tamen, ĉi tiuj ĝis nun ne estis internacie aprobitaj kaj ne funkcias sur ĉiuj komputiloj. La intenco de la Icann-voĉdonoestas naski universalan Interretan traktokodon kiu funkcios en iu ajn lingvo kaj ĉiu loko en la mondo, tiel ke ĉiuj komputiloj tra la mondo povos konektiĝi.

"El la 1,6 miliardo da retumantoj hodiaŭ tutmonde, pli ol duono uzas lingvojn kiuj havas skribojn kiuj ne estas "latinabazitaj" diras la prezidanto de Icann kaj ĝenerala direktoro Rod Beckstrom. "Do ĉi tiu ŝanĝo estas tre necesa por ne nur duono de la mondaj retumantoj hodiaŭ sed pli ol duono, verŝajne, de la estontaj uzantoj, ĉar Interreto ankoraŭ disvastiĝas."

Icann
, starigita de la usona registaro, estis fondita en 1998 por kontroli la evoluadon de la reto. Pasintmonate, post jaroj da kritiko, tiu sama usona registaro mildigis sian regon super la neprofitocela organizo. Ĝi subskribis novan interkonsenton kiu donis al Icann memstarecon unuafoje. La interkonsento ekvalidiĝis je la unua de oktobro kaj metas ĝin sub la ekzamenado de la tutmonda Interreta komunumo.

Legu pli pri la Icann


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi