Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Microsoft blokadas la MSN-servon al kelkaj landoj ! Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 11
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sciencoj
USONO - 9-an de junio, 2009.

La plej granda monda korporacio, Microsoft, decidis ne daŭrigi ĝian tujmesaĝilservon en Kubo, Sirio, Irano, Sudano, kaj Norda Koreio. La uzantoj de tiu servo, loĝantaj en iu de ĉi tiuj landoj, ricevadis tiun ĉi mesaĝon: “810003c1: We were unable to sign in to the .NET Messenger service.”(Ni ne kapablas konekti la .NET servon.).

La giganto  menciis, ke tiu ĉi sinteno estas pro la registara politiko, ne disdonante pliajn informojn. La monda popolo tuj gapis antaŭ tiu sintenado kaj eĉ Usonanoj opinias:  “La popolo tute ne devus suferi tiel pro la sintenado de la registaro, kaj Usono kiu apogas la liberecon, tute ne devus malpermesi la popolon uzi tian bazikan ilon por nuntempa komunikado”.

Tiu ĉi ne estas unua fojo, ke Usono uzas tian taktikon. Ordinare, kiam Usono trovas la politikon en tiuj landoj minacajn, al ĝia ena aŭ eĉ al la monda politiko / ekonomio, ĝi uzas tian taktikojn por trafi tiujn landojn. Tiu okazo memorigis la mondon pri la malpermesoj faritaj de Usono antaŭ kelkaj jaroj.

 

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi