Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Satelito Hubble riparita |
|
|
| Nordameriko - Sciencoj |
![]() USONO - 19-an de majo, 2009.Astronaŭtoj sur la kosmopramo Atlantis liberigis la Spacan Teleskopon Hubble post serio da eliroj el sia ŝipo por ripari kaj altgradigi la observatorion. La astronaŭto Megan McArthur liberigis la teleskopon de la robota brako de Atlantis tiun matenon, markante tiel la lastan okazon kiam Hubble estos vidita de homaj okuloj. La piloto Greg Johnson tiam malrapide fordistanciĝis de la teleskopo. La kosmopramo Atlantis laŭatendate revenos al la Tero ĉe la fino de tiu semajno, vendredon. La kvina kaj fina misio al la satelito Hubble estis la 23-a por ripari ĝin, entute 16 astronaŭtoj kaj entute 166 horoj da laboro ankaŭ necesis. La komandanto Scott Altman diris al misiokontrolistoj en Houston, ke Hubble "sekure revenas al sia vojaĝo de esplorado". Li dankis al ĉiuj sur la Tero por ilia helpo dum la kvin eliroj el la kosmoŝipo. "Ne ĉio iris kiel ni projektis sed kunlabore ni povis fari iujn nekredeblajn aferojn," li diris. La direktocentro respondis, ke estas "mirinde vidi la sateliton Hubble, la plej faman sciencan instrumenton de ĉiuj tempoj, ĵus altgradigita kaj preta ekagi dank' al vi". |





USONO - 19-an de majo, 2009.