Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Bovaj genoj ne plu havas sekretojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sciencoj
USONO - 15-an de majo, 2009.

Necesis sesjara laboro de tricentpersona internacia teamo, sed tio estas farita : la bovina genaro estas sekvencita. Samtempe, oni lernas, ke tiu simpatia besto estas pli proksima de ni ol la muso (tio surprizas biologistojn).  Tiu malkodado nin informas ankaŭ pri la mambesta evoluo, la genetikaj konsekvencoj de la homa elekto kaj la estontaj bonigeblecoj.

La specio "Bos taurus" estis rezistonta longtempe. Dum kokidgenaron kaj hundgenaron jam admiras la biologisto, tiu boveda mambesto, plibone konata per sia nomo 'bovo', donis laboron. Por sekvenci ĝian DNA-n kaj la multajn genarojn, kiuj devenas ĉirkaŭ dekmiljaroj de bredado ĉie en la mondo,  tricent sciencistoj el dudek kvin landoj grupiĝis en konsorcio, sub la direkcio de la sekvencada centro de Baylor College of Medecine, en Houstono (Usono). En Francio, la INRA (nacia instituto pri agrikultura esplorado) kaj la asocio "Limousin sélection" partoprenas la projekton.

Post ses jaroj kaj 500 000 dolaroj, la bovine "Haplotype Map" eknun estas finita. Ĝi estas disponebla de 2006 en la reto por ĉiuj mondaj esploristoj, kiuj povas nun studi detale pli ol 22 000 genojn. La resultoj ĵus publikiĝis en la revuon "Science" kaj montriĝos tiun majon en Nov-Jorko (enCold Spring Harbor Laboratory). Inter tiuj 22 000 genoj, 14 345 havas siajn samvalorajn en sep aliaj mamulaj specioj kaj 1217  forestas ĉe poŝmamuloj kaj monotremoj, kio interesas biologistojn, kiuj volas konstrui filogenetikan arbon de la mamuloj.

Bovoj, ĉampionoj pri imuneco.


La unua neatenditaĵo estas la simileco kun la homa genaro. Niaj propraj genoj estas pli proksima de la bovgenoj ol tiuj de la ronĝulgenoj (musoj kaj ratoj interalie). Nu, inter la gento kiu kondukas al homo, la lasta komuna antaŭulo kun la ronĝuloj estas pli ĵusa ol la lasta komuna antaŭulo kun unguloj, kaj oni estimas cirkaŭ 95 milionoj da jaroj pasintece. La kaŭzo povus deveni de la pli mallonga vivo de la ronĝuloj kaj do la sinsekvo pli rapida de generacioj, favoranta la genaran ŝanĝon dum la tempo. Musoj kaj ratoj evoluas pli rapide ol primatoj kal remaĉuloj...

La simileco ankaŭ troviĝas ĉe kromosomoj, kies grandaj pecoj, eĉ kompletaj kromosomoj estas similaj. Kontraŭe, iuj genaj familioj estas tre malsimilaj, interalie tiuj kiuj koncernas la digeston (la remaĉuloj havas digestan sistemon tre ellaborinta, vera biologia reaktoro por bakterioj)  kaj, pli mirige, tiuj kiuj koncernas la imunan sistemon. Eblas, ke tiu karakterizo devenas de la digesta mekanismo. Enhavantaj multajn bakteriojn, la remaĉuloj estas pli elmetataj ol la aliaj mamuloj al mikrobaj infektoj.

La bredado de tiuj bestoj, kiun la homo praktikas de 800 aŭ 100 000 jaroj, lasis ankaŭ postsignojn en la genaro. Inter la kelkaj 800 bovinaj rasoj konataj en la mondo, la konsorcio analizis 497-ajn reprezentantojn de 19 gentojn kiuj malsimilas biologie kaj geografie (ĉe la specioj "Bos taurus" kaj "Bos indicus") kaj kalkulis 37 470 malsimilaĵojn.

Por nunaj brutbredistoj, la scio de la genaro faciligos la genetikan apartigon, kiuj konsistas el elekto de paroj laŭ ĉeesto aŭ foresto de konataj genoj. La bredistoj uzas tiam icoj por DNA kiuj havas de 50 ĝis 60 000 markilojn por la serĉataj genoj. Finfine, tiu internacia laboro aperas do kiel riĉa fonto da sciigoj por la sciencistoj kaj kiel bona ilo por la bredistoj.

Fonto de la artikolo : Futura Sciences

Tradukis la artikolon Anthony Lucas

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi