Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando |
|
|
|
| Nordameriko - Politiko |
![]() HAITIO - 19-an de marto, 2011.En 2004 la prezidento estis eksigita de la armeo, tiam subtenita de Usono kaj Francio. Li decidis retrovi sian naskiĝlandon hieraŭ, precize du tagojn antaŭ la dua rondo de la prezidenta elekto, en kiu kontraŭstaros Mirlande Manigat kaj Michel Martelly.
Post siaj adiaŭoj al Sudafriko kaj dankoj la prezidento Jacob Zuma kiu gastigis lin, la eksa prezidento Aristide deklaris, ke li estas "kontenta reveni", kaj aldonis : "En Haitio, ili estas ankaŭ tre feliĉaj, ĉar ili atendas nin, kaj ili atendas nian revenon kiel eble plej frue. Eksa katolika pastro, Jean-Bertrand Aristide estas defendanto de la "teologio pri liberiĝo": tio estas doktrino centrita sur la socia justeco kiu igas lin tre populara inter la plej malriĉaj loĝantoj de Haitio. La membroj de lia partio "Fanmi Lavalas", kreita en 1997, atendis al li tiun matenon en la flughaveno de la ĉefurbo Portoprinco.
Malgraŭ la insisto de Vaŝingtono kaj Parizo kiuj petis al li prokrasti la revenon al la lando, la 57-jara Aristide ŝajnas decidita por engaĝiĝi en elekto jam komplikita de kontestoj kaj de sanitara situacio de la lando, unu jaron post la fortega tertremo. |






HAITIO - 19-an de marto, 2011.
Estas normale, iliaj sonĝoj realiĝos". 