Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Situacio de homaj rajtoj en Kubo restas malfacila... |
|
|
| Nordameriko - Politiko |
![]() KUBO - 19-an de novembro, 2009.Kubo ankoraŭ malobservas homajn rajtojn kaj uzas severegajn leĝojn por subpremi siajn civitanojn, laŭ nova raporto de la organizo Human Rights Watch. La ŝanĝo de estro en la komunisma landa movo de Fidel Castro al prezidento Raúl Castro ne ŝanĝis kondiĉojn laŭ la raporto. La grupo pri Homaj Rajtoj diras, ke ekde li enoficiĝis Raúl Castro firme tenis la leĝojn senŝanĝe.
Tio estas la unua ampleksa raporto ekde Raúl Castro alvenis al potenco. La raporto diras, ke politikaj kaj religiaj aktivuloj vivas en konstanta timo, kaj, ke ekzistas persista agreso kontraŭ disidentoj. Raúl Castro apogas sin precipe sur kuba leĝo kiu permesas al la ŝtato malliberigi homojn eĉ antaŭ ol ili krimas, Human Rights Watch diras. "Malgraŭ gravaj malhelpoj al esploroj, Human Rights Watch povis estigi dokumentojn por pli ol 40 kazoj en kiuj Kubo malliberigis individuojn pro "danĝereco" sub la regado de Raúl Castro, ĉar ili provis ekzerci siajn fundamentajn rajtojn," la raporto diras. "Prefere ol malmunti la subpreman maŝinaron, Raúl Castro tenis la leĝaron firme instalita kaj plene aktiva." La raporto estis sekrete esplorita dum mepermesitaj vizitoj al la insulo kaj akiris donitaĵojn de intervjuoj kun proksimume 60 homoj. La raporto venas ĉe kerna momento, kiam la usona prezidento Barack Obama volas restartigi ligojn kun Kubo. La usona Kongreso (parlamento) ankaŭ estas konsideranta nuligon de vojaĝmalpermeso al la insulo. |





KUBO - 19-an de novembro, 2009.
Tio estas