Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Obama turnas la dorson al Dalailamao |
|
|
| Nordameriko - Politiko |
USONO - 06-an de oktobro, 2009.La usona prezidento Barack Obama estas akuzita, ke li cedas al ĉina premo, ĉar li prokrastas renkonton kun la tibeta spirita gvidanto, la Dalailamao. Sro Obama diris,ke li ne renkontas la Dalailamaon, kiu estas aktuale en Usono, ĝis li vizitos Ĉinion en novembro. Sed aktivuloj por homaj rajtoj kaj iuj usonaj leĝfaristoj akuzis Sron Obama, ke li metas ekonomiajn aferojn je la unua loko. Tion neis la Blanka Domo.
Ĉinio konsideras la Dalailamaon kiel separatiston. Pekino ankaŭ postulas, ke aliaj landoj ne renkontu la Dalailamaon, kiu fuĝis en ekzilo en Barato en 1959 post kiam ĉinaj soldatoj disbatis provon fari insurekcion. Illeana Ros-Lehtinen, Respublikana leĝfaristino en la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Domo de Reprezentantoj, diris en komunikaĵo, ke la Blanka Domo "ligas" sin al Pekino per la prokrasto de tiu renkonto kun la spirita gvidanto. Ŝiaj vortoj estis eĥitaj de Leonard Leo, prezidanto de la Usona Komisiono pri Internacia Religia Libereco, kiu karakterizis la decidon de la administro Obama kiel "strategia dorsoturniĝo". Li diris, ke per tio, la Blanka Domo sendis "malĝustan mesaĝon al Pekino kaj al ĉinaj religiaj komunumoj kaj kampanjantoj por rajtoj". Vaŝingtono kaj la sendito de la Dalailamao malpligravigis la signifon de la prokrasto. La proparolanto de la usona Departemento pri Eksterlandaj Aferoj Ian Kelly deklaris, ke la Dalailamao renkontos la novan usonan kunordiganton por Tibeto, Maria Otero, dum sia nuntempa vizito. Kaj Lodi Gyari, la sendito de la Dalailamao, diris siaflanke, ke la spirita gvidanto prenis "pli larĝan kaj longatempan perspektivon". Li aldonis, ke estos pli bone renkonti Sron Obama post la intertraktoj kun Ĉinio. "La Dalailamao ĉiam estas helpema al Usono en ties engaĝiĝo kun Ĉinio," Lodi Gyari diris en komunikaĵo. "Nia espero estas tio, ke la kunlaboraj usonaj-ĉinaj interrilatoj kiujn la prezidento Obama serĉas, naskos kondiĉojn kiuj subtenos solvon de laŭleĝaj plendoj de la Tibetanoj." La Dalailamao, kiu havas 74 jarojn, alvenis en Vaŝingtono lundon. Li pasigos semajnon en la usona ĉefurbo post travojaĝo ĉirkaŭ Nordameriko dum duonmonato. La spirita gvidanto renkontis ĉiujn usonajn prezidentojn ekde George Bush en 1991. |




USONO - 06-an de oktobro, 2009.