Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Percepto de Usono pliboniĝas tra la mondo |
|
|
| Nordameriko - Politiko |
USONO - 24-an de julio, 2009.Ekde la elekto de la prezidento Barack Obama, la malbonega opinio pri Usono en la mondo pliboniĝis. Tio estas konkludo, antaŭvidebla, de esploro elfarita en 25 landoj fare de la usona instituto kaj esplorcentro Pew Research Center, kaj publikigita lastan ĵaŭdon, 23-an de julio. Tiu ĉi studo rivelas, ke la percepto de Usono en la mondo estas nun tiel "pozitiva " kiel en la komenco de la 2000-aj jaroj, alivorte antaŭ la mandato de George W. Bush. Ĉi tiu evoluo, portita de la populareco de Sro Obama, estas precipe grava en la eŭropaj landoj kie la studo estis plenumita : Britio, Francio, Germanio kaj Hispanio. La franca opinio estas tiu, kiu nun havas la plej pozitivan percepton pri Usono, kun 75 % de favoraj opinioj en 2009. Germanio estas la eŭropa lando kiu plej ŝanĝis sian rigardon al Usono, de 31 % de favoraj opinioj en 2008 al 64 % hodiaŭ. Kvankam modeste, la bildo de Usono pliboniĝas en parto de la Islama mondo. Sed se Egiptio, Jordanio kaj Libano montriĝas iom pli fidema al la politiko de Usono, "malamikeco restas tre forta en Turkio, en la palestinaj teritorioj kaj en Pakistano ", specifas la studo. Israelo estas la sola lando, kie la fido al Usono disfalegas, sekvo, laŭ la aŭtoroj de la studo, de la parolado de la la usona prezidento en Kairo, je la 4-a de junio, dum kiu Barack Obama petis al Israelo tuj ĉesigi la koloniadon en Cisjordanio. |




USONO - 24-an de julio, 2009.