Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Natura medio
USONO - 01-an de oktobro, 2010.


Spuroj de petrolo kaj gaso venintaj de la naftotavolo en la Meksika Golfo estis eltrovitaj en la oceano, je profundeco de 1000 metroj, kaj laŭ longeco de ĉirkaŭ 500 km, asertas teamo de sciencistoj en la boato Arctic Sunrise de la ekologia organizo Greenpeace, kiuj pristudis la trafitan zonon dum dek tagoj.

La fakuloj precipe analizis la koncentriĝon de oksigeno en akvo, por determini ĉeeston aŭ malĉeeston de hidrokarbonoj. En aŭgusto, scienca studo rivelis la ekziston de akvotavolo 35 km longa, poluita de hidrokarbonoj. Tiu studo kontraŭdiras la unuajn optimismajn rezultojn antaŭe publikigitaj de aŭtoritatoj.

"Laŭ la mezuroj kiujn ni faris, ni vidis klarajn signojn de manko de oksigeno ekde la puto Macondo, de kie devenas la katastrofo, kaj laŭ distanco de 500 km." atentigis la biokemiisto Rainer Amon, unu el la sciencistoj partoprenintaj en ekspedicio. "La kvanto de petrol- kaj gasopartetoj ankoraŭ en akvo devas esti pristudata en laboratorio ", aldonas Sro Amon.

Ĉi tiu eltrovo sugestas, ke petrolo ne malaperis kiel asertas la usona registaro, rimarkigas Greenpeace. "Male al tio, kion la firmao British Petroleum kaj la usona registaro deziras ke ni pensu, la postefikoj de la naftotavolo ne finiĝis", deklaras la enketomanaĝero de Greenpeace, Kert Davies.

Usonaj aŭtoritatoj timas, ke la postefikoj de la vasta poluo restos sentitaj dum jaroj aŭ eĉ jardekoj. Proksimume 4,9 milionoj da bareloj de nafto elfluis el la puto ĉe profundeco de 1 500 metroj inter la 20-a de aprilo, dato de la eksplodo sur la naftobora platformo Deepwater Horizon (apartenanta al la brita firmao BP) kaj la 15-a de julio. La puto ekde tiam estis ŝtopita.

Legu pli pri la katastrofo


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi