Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Gvatemalo sub stato de krizo pro inundoj |
|
|
| Nordameriko - Natura medio |
![]() GVATEMALO - 06-an de septembro, 2010.Gvatemalo hodiaŭ okazigas nacianfunebran tagon por la viktimoj mortigitaj de pli ol 50 terfalaĵoj tra la tuta lando. Almenaŭ 45 homoj estis mortigitaj dum la semajnfino sole. Abundaj pluvegoj en la lastaj tagoj kaŭzis terfalaĵojn en pluraj urboj, tranĉante tiel la ĉefajn transportarteriojn de tiu centramerika nacio. En la urbo Santa María Ixtaguacan, laŭdire 23 korpoj estis tiritaj de la koto. Tiuj mortigitaj kaj entombigitaj hieraŭ dimanĉe estis laborantaj por savi viktimojn de antaŭa terfalaĵo, kiu forbalais aŭtobuson sabate kaj mortigis almenaŭ 12 homojn. La registaro taksas, ke 38 personoj mortis en la pasintaj du tagoj pro inundo ekkaŭzita de terfalaĵoj, sed la 12 homoj mortigitaj sabate, kune kun la 23 korpoj retrovitaj post la dua terfalaĵo, altigas la kvanton de mortintoj al 45 - nombro kiu probable plie altiĝos kiam aliaj korpoj estos trovitaj.Fortegaj pluvoj dimanĉe posttagmeze devigis savlaboristojn interrompi sian taskon ĝis lundo, laŭ David de León, proparolanto por la nacia servo pri respondo al katastrofo. Senĉesaj pluvoj kaj malbonega vetero frapis Gvatemalon dum semajnoj, kaj la prezidento de la lando vokis tiun fenomenon "nacian tragedion". La prezidento Alvaro Colom deklaris staton de krizo kaj petis al civitanoj resti for de aŭtovojoj por eviti pliajn terfalaĵojn. La Tut-Amerika Aŭtovojo (angle "Pan-American Highway", hispane "Carretera panamericana") estis tranĉita de pli ol 30 terfalaĵoj laŭ distanco de 50 km. La nacia radiostacio de Gvatemalo raportis, ke aliaj terfalaĵoj kaŭzis trafikajn blokojn ĝis longeco de 75 km. La Aŭtovojo estas nun "praktike fermita", la registaro de Gvatemalo deklaris dimanĉon. Semajno de pezaj pluvoj kaŭzis inundiĝon kiu trafis kelkajn 40 000 loĝantojn en la lando. Almenaŭ kvar aliaj loĝantoj mortis en domo en okcidenta Quetzaltenango sabate post kiam ĝi disfalis pro terfalaĵo. Alvaro Colom diris, ke 24 000 aliaj loĝantoj vivas ĉe risko. Sed la registaro ne plu disponas je financoj por trakti la krizon. "Pinta prioritato nuntempe estas trakti ĉi tiun krizon. Estas neniu financaĵo por trakti pli fruajn katastrofojn kiel tiu kaŭzita de la tropika ŝtormo Agatha," lastan majon, Colom diris sabate post kiam li travojaĝas kelkajn el la trafitaj areoj. |





GVATEMALO - 06-an de septembro, 2010.
kiam aliaj korpoj estos trovitaj.