Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Meksikurbo parte senakviĝas |
|
|
| Nordameriko - Natura medio |
![]() MEKSIKO - 10-an de aprilo, 2009.Respondeculoj en la meksika ĉefurbo fermas ĉefan dukton kiu provizas per trinkakvo milionojn da loĝantoj, ĉar rezervoj falis al rekorda malalta nivelo. La 36-horlonga fermo trafos kvin milionojn da homoj, tio estas kvaronon de la urba loĝantaro. Nekutime malalta pluvokvanto pasintjare kaj grava likado estas kulpigitaj pri la fakto, ke akvorezervujoj restas malpli ol duone plenaj. Centoj da akvokamionoj estas sendataj en la lokojn plej severe trafitaj de la interrompo. La municipa administracio diras, ke ĝi efektivigos urĝajn riparojn al la reto de akvoprovizo. Pli ol 50% de la akvo portata de la dukto likas antaŭ ol ĝi atingas sian cellokon. Ĉi tiu estas la tria fojo kiam la ĉefurbo alfrontas tian vastegan formon de akvoporciigo ĉi tiun jaron. La interrompo de akvoprovizo estis intence tempomezurita, por koincidi kun la Paska semajnfino, kiam multaj loĝantoj, aŭ almenaŭ tiuj, kiuj povas pagi la koston, forlasas la urbon. Meksikurbo estis urbo iam konstruita sur eksterordinara aro de vulkanaj lagoj, kaj inundiĝo iam estis ĝia ĉefa ekologia minaco. Sed ekde la lagoj estis fine elĉerpitaj en la 1960-aj jaroj, la urbo baraktas pri sia akvo provizo... |





MEKSIKO - 10-an de aprilo, 2009.