Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Alaska vulkano ekerupcias |
|
|
| Nordameriko - Natura medio |
USONO - 23-an de marto, 2009.La vulkano de la Monto Redoubt en la usona ŝtato Alasko erupciis, sendante nubojn de cindro 15 km ĉielen. La vulkano kiu troviĝas 166 km de la ŝtata ĉefurbo Anchorage, ekerupciis malfrue dimanĉon, kun tri pliaj eksplodoj frue lundon. La Alaska Observatorio pri Vulkanoj publikigis ruĝan alarmon, kiu signifas, ke la erupcio kun gravaj kvantoj da cindro estas tuj okazonta. Prognozistoj ĉe la Nacia Vetera Servo diris, ke ili atendas la refalon de cindro poste lundon. "La cindra nubo supreniris al 15 kilometroj kaj estas aktuale drivanta al nordoriento," Janet Schaefer, geologo ĉe la Alaska Observatorio pri Vulkanoj diris al la Associated Press (AP). Estas atendite, ke la cindra nubo pasos okcidente de la urbo Anchorage, iros al Willow kaj Talkneetna, du urboj apud la Monto McKinley. Dave Stricklan de la Nacia Vetera Servo diris al AP, ke la cindro laŭatendate falos "nur kiel malpeza kaj fajna polvo". La plimulto de la cindro verŝajne falis jam ĉe la flanko de la Monto Redoubt, li diris. La Observatorio avertis je la fino de januaro, ke erupcio estos probabla post la vulkano ekmontris novan aktivaĵon. La Monto Redoubt, kiu staras 3100 metrojn alte, laste erupciis ĉe kvarmonata periodo de 1989 al 1990. |




USONO - 23-an de marto, 2009.