Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Uragano Paloma minacas Karibion |
|
| Nordameriko - Natura medio |
|
La uragano Paloma estas nun plifortiĝanta dum ĝi iras survojen al karibaj insuloj kaj Kubo, la usona Nacia Uragano-Centro diras. Paloma atendate frapas la Kajmaninsulojn malfrue vendredon kaj poste aliros al Kubo, kaj frapos ĝian sudan marbordon dimanĉon. Je la 09:00 UT, la ŝtormo kiu atingas Kategorion Unu estis 175 km sude de Granda Kajmano, kaj havas ventojn kun forto de 130 km/h. Oni atendas, ke ĝi fariĝos ŝtormo de Kategorio Du iom poste tiun tagon. Paloma estas la 16-a ŝtormo de la nordatlantika ŝtormosezono kaj la oka uragano. Ĝi jam alportis pluvegon al partoj de Honduro kaj Nikaragvo. Loĝantoj de la Kajmaninsuloj, Kubo kaj Jamajko ĉiuj devas resti tre singardemaj. Respondeculoj en la Kajmaninsuloj alvokis al loĝantoj tuj kaj senprokraste prepariĝi al la alveno de la ŝtormo. "Historio jam instruas al ni, ke ni ne povas pagi la koston de memkontento dum uragana sezono, ĉar kondiĉoj povas rapide plimalboniĝi," diras la insula supra oficialulo, Kurt Tibbetts. En Kubo, respondeculoj en ĉiu provinco faras sian eblon por "garantii la protekton de la publikaj kaj ekonomiaj rimedoj", la Civila Defendo diras. Paloma estos la kvina uragano kiu frapos Kubon ĉisezone. Gustav kaj Ike, kiu frapis Kubon je la 30-a de aŭgusto kaj 9-a de septembro respektive, kaŭzis miliardojn da dolaroj da difektoj kaj detruis centmilojn da hejmoj. |



