Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Stato de krizo pro incendioj en Kalifornio |
|
| Nordameriko - Natura medio |
USONO - 17-an de oktobro, 2008.Stato de krizo estas deklarita en Kalifornio ĉar grandegaj arbaraj incendioj jam mortigis du personojn kaj ĉiam pli disvastiĝas. Arnold Schwarzenegger, la ŝtata guberniestro, publikigis la deklaron lastan mardon kiam fajregoj plifortigitaj de dezertventoj minacis centojn da hejmoj en la ĉirkaŭaĵo de Los-Anĝeleso. Almenaŭ 19 domoj kaj 30 moveblaj hejmoj estis detruitaj de la incendioj, kiuj stirataj de fortaj, sekaj ventoj, ankaŭ eldetruis 6 000 hektarojn antaŭe. La plej furioza el du fajregoj duobliĝis kaj nun ampleksas preskaŭ 4 000 hektarojn sur la norda flanko de la dense loĝatavalo de San Fernando, post kiam ŝtormo kondukis la incendiojn tra elsekigitaj veproj en kanjonoj kaj montetoj. Fajrestingistoj diris, ke ili sukcesis stiri la flamojn for de loĝkvartaloj kiam helikopteroj faligis tunojn da akvo super la incendioj. Stan Lake, la ŝtata vicĉefo de fajrestingistoj diris : "ni ankoraŭ havas longan vojon por iri kun ĉi tiu fajrega sezono... tamen ne mankas akvo." La fajregoj mortigis senhejman viron rifuĝintan sub aŭtoponto kaj aŭtiston kiu kraŝis sur fumoenvolvita vojo. La du fajregoj estas la unuaj gravaj incendioj de suda Kalifornia de tiu fajrega sezono kaj ili estis la plej grandaj de kelkaj kiuj trafis la ŝtaton ekde la semajnfino, ruiniginte 11 000 hektarojn de lando ĝis nun. Proksimume 2000 homoj devis fuĝi post fajrego eldetruis 1200 hektarojn sur la militista bazo de Camp Pendleton, 130 km sude de Los-Anĝeleso. Pasintjare, 30 arbaraj incendioj bloviĝis tra suda Kalifornio en ununura semajno, mortigante dekduon da homoj, detruante 2000 hejmojn kaj devigante 500 000 loĝantojn fuĝi. |



USONO - 17-an de oktobro, 2008.