Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Kuba gvidanto akcelas reformojn |
|
| Nordameriko - Mallonge |
|
Antaŭ nelonge anoncitaj agrikulturaj reformoj en Kubo povus esti la ekkomenco por pliaj ŝanĝoj, diras la ŝtata ĵurnalo. La oficiala ĵurnalo "Granma" ankaŭ bonvenigas la forigon de restriktoj en kelkaj sektoroj de la ekonomio. De nun estos pli facile por ŝtataj laboristoj posedi sian propran hejmon kaj transdoni ĝin al siaj infanoj. Salajraj limigoj estos ankaŭ forigitaj por permesi pli da laborinstigo.
Laŭ registaraj ciferoj, proksimume 85% de Kubanoj jam havas laŭleĝan posedrajton de ilia hejmo. Aĉeti kaj vendi nemoveblaĵojn ankoraŭ estas malpermesitaj, tamen, unu el la plej grandaj reformoj trafas agrikulturon, kiu permesas al kultivistoj pli ampleksan decidon pri kiel uzi ilian grundon, kiajn plantojn kultivi kaj provizojn aĉeti. Neuzata ŝtata lando nun estas transdonata al privataj kultivistoj kiel parto de penoj por pliigi agrikulturan produktadon. Kultivistoj ankaŭ ricevas pli da mono de la registaro por la produktoj kiel terpomoj. La oficiala ĵurnalo diras, ke la reformoj estis iniciatitaj de Fidel Castro kaj vastigitaj de Raúl kun kontribuaĵoj de milionoj da Kubanoj cele al plibonigi socialismon. Sed en aparta artikolo, Fidel Castro kritikas la homojn kiuj laŭ li "adoras malsindonemon kaj egoismon". Parolante pri raporto pri riĉecaj malegalecoj en Rumanio, eksa komunista lando, li avertas pri la danĝeroj de facila aliro al hejmaj varoj. |



KUBO - 12-an de aprilo, 2008.
