Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Malsata tumultantaro atakas prezidentan palacon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Mallonge

HAITIO - 10-an de aprilo, 2008.

Amasoj de manifestaciantoj en Haitio provis enŝtormiĝi en la palaco de la prezidento, en la ĉefurbo Port-au-Prince, dum protestoj pri manĝaĵoprezoj plu daŭras. Atestantoj diras, ke la protestantoj uzis metalajn ujojn por provi disrompi desupre la pordegon de la palaco, antaŭ ol trupoj de la Unuiĝintaj Nacioj pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj larmigan gason por diserigi ilin.

Kelkaj homoj laŭ raportoj estis vunditaj en la bataloj. Almenaŭ kvin homoj estis mortigitaj en Haitio ekde la agitado komenciĝis pasintsemajne en la suda urbo Les Cayes.

HaitioLa manifestaciantoj ekster la palaco de la prezidento diris, ke la grandiĝanta vivtena kosto en Haitio signifas por ili pli grandan kaj penan klopodon por nutri sin. "Ni malsatas" ili kriegis antaŭ ol provi frakasi kaj malfermi la kradojn de la palaco. Lastmonate oftiĝis inter Haitiaj malriĉuloj uzi la esprimon "grangou klowox" aŭ "manĝi blankigaĵon", por priskribi la ĉiutagajn dolorojn de malsato kiujn homoj devas alfronti pro la brulsento en sia stomako.

La protestantoj postulas la eksiĝon de la prezidento René Préval, kiu atingis la potencon antaŭ du jaroj, promesinte restarigi pacon al tiu lando disŝirita de bataladoj inter rivalaj armitaj grupoj. Sro Préval kredeble sidis en la palaco dum la protestoj. "Mi komparas ĉi tiun situacion al tiu de homo, kiu havus sitelon plenan de benzino kaj kiu estus ĉirkaŭita de aliaj homoj kiuj havas skatolon de alumetoj," laŭraporte diris la konsilisto de Sro Préval, Patrick Elie. "Tiom longe, ke ambaŭ havas eblecon renkonti unuj la aliajn, vi certe riskas problemojn."

Altiĝantaj manĝaĵoprezoj kaŭzas agitadon ĉirkaŭ la terglobo sed en Haitio, unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, la protestoj minacas malstabiligi jam delikatan demokration. UN sendito Hedi Annabi, kiu raportis al la Sekureca Konsilio en Nov-Jorko mardon 8-an de aprilo, diris, ke la Haitia progreso estas "ekstreme delikata, tre returnebla, kaj fariĝas eĉ pli delikata pro la aktuala sociekonomia natura medio". Perforto en Haitio ofte estas ligita al malriĉeco ĉar pli ol duono de la loĝantaro vivas kun malpli ol unu dolaro por ĉiu tago.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi