Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
En Nordameriko mallonge... Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Mallonge

USONO - 6-an de aprilo, 2005.

La fama aktoro Charlton Heston, kiu gajnis la Oscar-premion de la plej bona aktoro por la rolo en la Holivuda epopeo Ben-Hur, mortas je la aĝo de 84. Heston dum sia kariero ankaŭ portretis multajn heroajn figurojn en eksterordinaraj filmoj de la jaroj 1950 kaj 1960. Lastan jaron, li rivelis, ke li havis simptomojn de la malsano de Alzheimer. Kvankam poste identigita kun la tradicia konservativa kaŭzo, Charlton Heston estis laŭta subtenanto de Martin Luther King kaj la movado de Civitanaj Rajtoj en la jaroj 1960.

Microsoft lasas al Yahoo trisemajnan templimon por respondi al sia propono aĉeti la plenan proprieton de la Interreta kompanio. Microsoft faris nepetitan oferton je la 31-a de januaro, sed la Yahoo-a estraro malakceptis ĝin konsiderante, ke la oferto multe malgrandigis la veran valoron de la kompanio. Yahoo esploris aliancojn kun aliaj firmaoj, sed neniu propono estis farita. Pasintmonate, Yahoo taksis, ke ĝi preskaŭ duobligos siajn funkciadospezojn dum la venontaj tri jaroj kaj produktos 8,8 miliardojn da Usonaj dolaroj de enspezoj en 2010.

La Usona prezidento George W. Bush kaj la Rusa prezidento Vladimir Putin subskribis kadrokonvencion sed diris, ke ili neniel progresis pri siaj malkonsentoj. Sro Putin diris, ke Rusio daŭre kontraŭas la Usonajn kontraŭmisilajn planojn en Eŭropo, sed estas "pozitivaj disvolviĝoj". Sro Bush diris siaflanke, ke estas ankoraŭ laboro por fari, por persvadi Moskvon, ke la sistemo ne celas Rusion. Ilia adiaŭa renkontiĝo, en la Rusa feriejo de Soĉi ĉe la Nigra Maro, okazis unu monaton antaŭ ol Sro Putin eloficiĝos. La Rusa instalota prezidento Dmitry Medvedev ankaŭ renkontis Sron Bush, kaj anoncis sian esperon daŭri la progresojn de la Rusaj - Usonaj rilatoj.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi