Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Kebekio festas sian 400-an datrevenon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Kulturo

KANADO ( KEBEKIO) - 4-an de julio, 2008.

La kanada urbo Kebeko (france Québec), fondita en 1608 de la franca esploristo Samuel de Champlain, festas sian 400-an naskotagon. Franca delegacio ĉeestis ĵaudon la festojn de la plej granda franclingva komunumo en Nordameriko.

La kanada ĉefministro Stephen Harper laŭdis la urbon Québec kiel la plej belan urbon de la lando, kiam li kaj amaso da aliaj eminentuloj festis la 400-an datrevenon de tiu historia nordamerika urbo. Sro Harper, kune kun la kebeka ĉefministro Jean Charest, la Ĝenerala Guberniestrino Michaelle Jean kaj la franca ĉefministro Francois Fillon estis inter la politikistoj kiuj faris nelongajn paroladojn ĉe ceremonio markanta la alvenon de Samuel de Champlain je la 3-a de julio 1608.

Québec Champlain fondis peltkomercan antaŭpostenon sur la bordo de la rivero Sankt-Laŭrenco, je la 3-a de julio 1608, kiu poste fariĝis la unua konstanta franca kolonio en Nordameriko. Li eldonis pli ol 20 mapoj de la regiono kaj kvar rakontojn de siaj aventuroj sur tiu kontinento, inkluzivantaj priskribojn de la indiĝenoj. Sed oni scias malmulte pri la viro mem. Champlain mortis je Kristnaskotago en 1635 en la urbo Québec kaj testamentis siajn riĉaĵojn al la Virgulino Maria, sed lia tombo neniam estis trovita, malgraŭ jardekoj da traserĉo.

"1608 estas historia dato por vi, por la provinco de Kebekio kaj por ĉiuj Kanadanoj ĉar la 3-a de julio, ĝuste antaŭ 400 jaroj hodiaŭ mem, vere markas la ekkomencon de tio, kio ni estas hodiaŭ," Stephen Harper diris. "Karaj Kanadanoj, mi ja pasigis mian junaĝon en Toronto, mi ja decidis loĝi en Calgary kun mia familio, kaj mi laboras en Otavo, sed oni diras, ke ĉiuj Kanadanoj devas havi du urbojn en sia koro : sian propran kaj la urbon Québec. Ĉar ĝi estas la plej bela urbo en Kanado, la plej ĉarma urbo, kiu elradiigas sian 'joie de vivre' (vivĝojon)"

Sro Harper ankaŭ aludis en sia parolado al la "kebekia nacio." "La semoj plantitaj tie ĉi antaŭ 400 jaroj, hodiaŭ floris en imponega urbo, forta kaj fiera kebekia nacio, kaj granda kanada lando, forta kaj libera. Kia miriga heredaĵo !" La paroladoj estis sekvitaj de parado de soldatoj kaj policistoj vestitaj per diversaj militistaj vestoj de malsamaj historiaj periodoj. Kelkaj kontraŭmilitaj protestantoj eldiris sian kontraŭstaron al kanada misio en Afganio sed ne estis problemoj aŭ arestoj laŭ raportoj.

La cetera lando, plejparte anglalingva, ankaŭ partoprenis la feston kiam sonoriloj eksonis en centoj de kanadaj urbetoj kaj urbegoj. La sonoriloj aŭdiĝis 11 fojojn je la 11-a horo (orienta kanada tempo), kaj estis sekvitaj de 400 sekundoj de ĝojaj sonorilkantoj kiuj deziris al la urbo kaj la tuta Kebekio, la tielnomata "Bela Provinco" feliĉan datrevenon.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi