Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Malnovaj fotoj de Capra reaperas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Kulturo
USONO - februaro de 2008.

3 500 antaŭlonge perditaj bildoj kaptitaj de la fama militfotisto Robert Capa estas retrovitaj de la Internacia Centro pri Fotografio (ICF) en NovJorko. Detenataj for de la publika okulo en Meksikio, la fotojn de la Hispana Civila Milito oni konsideris perditaj. La fotoj de la Hispana Civila Milito "formas la bazon por reprezenti modernan militon," diras Wallis, estro de la Internacia Centro pri Fotografio, kiu konsideras Capa "unu el la plej gravaj militfotistoj de la 20a jarcento."

Ankoraŭ nesciate, tamen, estas ĉu la fama foto de 1936 "La Falinta Soldato," kiu montras Respublikanan soldaton ĉe la momento kiam kuglo trafas lin, estas inter tiuj en la tri valizoj, fermataj per nigra bendo kaj konataj kolektive kiel la "Meksikia valizo." Restantaj demandoj pri tio, ĉu la bildo jam estis piblikigitaj povus esti responditaj pristudante la negativojn, kiuj estas laŭdire en tre bona kondiĉo. "Ni ĵus ekkomencis studi ilin" Wallis diras. "Sed la sinsekvo ŝajne komenciĝas en 1937, tial ni tute ne scias." Wallis ankaŭ aldonis, ke "dum la negativoj inkluzivas multajn konatajn bildojn, tamen estas multaj tie kiuj estas novaj." Post katalogado kaj observado de la bildoj, la Centro intencas poŝti ilin sur sian retejon, kun ekspoziciolibro.

Capa, ankaŭ fama pro liaj fotoj pri la Dua Mondmilito, mortis en 1954 en Vjetnamio.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi