Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| La fama libro "Kodo Da Vinci" havos sekvaĵon |
|
|
| Nordameriko - Kulturo |
USONO - 24-an de aprilo, 2009."The Lost Symbol" (La Perdita Simbolo), tio estas la oficiala nomo de la sekvaĵo de la grandege populara suspenslibro de Dan Brown, "The Da Vinci Code" (La Kodo Da Vinci), kiu estos havebla en septembro kun komenca eldonnombro de kvin milionoj da ekzempleroj, laŭ la eldonejo. "La Perdita Simbolo," prezentos la ĉefan protagoniston de la antaŭa verko "La Kodo Da Vinci" Robert Langdon. "La Perdita Simbolo estas brilega suspenslibro. La grandega talento de Dan Brown por rakontado, inspirita per historio, kodoj kaj scivoligo, denove plene montriĝos en ĉi tiu nova libro. Ĉi tiu estas unu el la plej fervore anticipataj eldonaĵoj en la lastaj jaroj", deklaras Sonny Mehta de la eldonejo Knopf Doubleday Publishing Group.La verko "La Kodo Da Vinci" estas la furora romano por plenkreskuloj de ĉiuj tempoj, kun 81 milionoj da ekzempleroj presitaj, laŭ la eldonejoj. La Vatikano amare kritikis la libron, kiu ĉefe temas pri kaj ĉirkaŭ fikciaj konspiraj teorioj, konsiderataj de Vatikano kiel kontraŭkatolikaj. La komunikaĵo en la retejo de Dan Brown anoncas, ke la nova romano okazas en nur 12-hora periodo, sed donas malmultajn aliajn detalojn. Filma versio de "La Kodo Da Vinci" prezentis en la ĉefrolo Tom Hanks. La aktoro ankaŭ estas aperanta en la filmo "Angels and Demons" 'Anĝeloj kaj Demonoj) kiu estas bazita sur pli frua romano de Dan Brown, kaj aperos sur la ekranojn en majo. Ĉu tiuj libroj mondfamaj estas kaj restos en la literatura historio kiel ĉefverkoj estas alia afero... |




USONO - 24-an de aprilo, 2009.
"La Perdita Simbolo," prezentos la ĉefan protagoniston de la antaŭa verko "La Kodo Da Vinci" Robert Langdon. "La Perdita Simbolo estas brilega suspenslibro. La grandega talento de Dan Brown por rakontado, inspirita per historio, kodoj kaj scivoligo, denove plene montriĝos en ĉi tiu nova libro. Ĉi tiu estas unu el la plej fervore anticipataj eldonaĵoj en la lastaj jaroj", deklaras Sonny Mehta de la eldonejo Knopf Doubleday Publishing Group.