Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Mortis kantistino Eartha Kitt |
|
| Nordameriko - Kulturo |
USONO - 28-an de decembro, 2008.Eartha Kitt, la usona kantistino kaj aktorino konata pro ŝia kontraŭstaro al la usona milito en Vjetnamio, mortis pro kojlokancero. La artistino forpasis tiun ĵaŭdon je la aĝo de 81 jaroj. Al ŝi estis diagnozita kanceron antaŭ du jaroj kaj ŝi estis kuracata en Nov-Jorko. Dum ŝia kariero, Eartha Kitt estis foje cenzurita en Usono pro ŝia kontraŭstaro al la vjetnama milito kaj eniris memvolan ekzilon en Eŭropo en la 1960-aj jaroj, kaj nur revenis al Usono en 1974. Kitt , kiel ĉiuj scias, iam diris dum lunĉo ĉe la Blanka Domo antaŭ Bird Johnson, edzino de la tiama usona prezidento : "Vi sendas la plej bonulojn de ĉi tiu lando por esti mortpafitaj kaj kripligitaj... kompreneble la junuloj ribelas." Kitt nomis sin "seksan katidon", dum Orson Wells, la aktorodirektoro de la 1930-aj jaroj, diris, ke ŝi estis "la plej ekscita el ĉiuj vivaj virinoj". "Mi ne ludas rolon. Mi nur estas Eartha Kitt," ŝi diris al brita ĵurnalo iom antaŭe ĉijare. "Mi volas esti Eartha Kitt kiel ajn ŝi estas, ĝis la dioj prenos min kien ajn ili volos preni min." Andrew Freedman, ŝia delonga amiko kaj publicisto, deklaris : "Ŝi laboris ĝis antaŭ du monatoj... Ni havis datojn rezervitaj tra 2009." Eartha Kitt pasigis sian junaĝon en katuna plantejo en la usona ŝtato de Suda Karolino, sed jam kiam ŝi havis 20 jarojn ŝi ektravojaĝis la mondon kaj ekkomencis sian karieron en Parizo. La kantistino kantis la famajn "C'est si bon" kaj "Old fashioned Girl" kaj laboris kun la famega franca kantistino Edith Piaf. Ŝiaj fervoruloj admiris ŝian portretadon de "Catwoman" en la usona televida serio Batman en la 1960-aj jaroj, kaj ŝi ankaŭ laboris kun la fama Nat King Cole en 1958 en "St Louis Blues" kaj kun Sidney Poitier en "The Mark of the Hawk" en 1957. Eartha Kitt gajnis du Emmy televidajn premiojn kaj estis kandidatigita por du Tony kaj du Grammys premioj. Ŝi geedziĝis por kvin jaroj en la 1960-aj jaroj kun Bill McDonald, konstruentreprenisto. Ili havis kune unu filinon, nomita Kitt. |



USONO - 28-an de decembro, 2008.
estas Eartha Kitt," ŝi diris al brita ĵurnalo iom antaŭe ĉijare. "Mi volas esti Eartha Kitt kiel ajn ŝi estas, ĝis la dioj prenos min kien ajn ili volos preni min." 