Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Obama projektas gravan planon por relanĉi ekonomion |
|
|
| Nordameriko - Ekonomiko |
USONO - 07-an de septembro, 2010.
Obama petas 39 000 milionojn da usonaj dolaroj por krei laboron kaj infrastrukturojn. Okaze de la Tago de la Laboro en Usono, la prezidento Barack Obama, diskursis ĉe sindikata festo en Milwaukee pri nova plano por akceli je mallonga limtempo la laborkreadon, unu el la plej urĝaj bezonoj de la lando, kie la maldungo atingas 9,6%. Por tia celo li proponis la sesjaran investadon en infrastrukturoj kiuj ekiĝos per preskaŭ 39 000 milionoj da eŭroj de la trezorejo. Pri la nombroj ili diskutis hieraŭ, unue Blanka Domo kaj poste, Obama mem: rekonstrui pli ol 241 000 kilometrojn da ŝoseoj; konstrui kaj garantii la bontenadon de preskaŭ 6500 kilometroj da fervojoj kaj financi altrapidajn projektojn; kaj fine, rehabiliti kaj rekonstrui 240 kilometrojn da flughavenaj ŝoseoj kaj instali novan sistemon de aernavigado por redukti la malfruiĝon de la vojaĝoj kaj malpliigi ilian daŭron.La Administrado celas establi bankon por infrastrukturoj, aldone al la privataj investoj per publika fonduso kaj ĝi investus en la plej gravaj projektoj por la landa ekonomio. Li klarigis, ke 39 000 milionoj estos la komenca investa kvanto, kvankam li ne diris je kiom ĝi povus ascendi entute. Li promesis ke la publika deficito ne pliiĝos kaj eksplikis, ke li esploras financi ĉi tiun projekton per rimedoj kiel la nuligo de kelkaj fiskaj pagesceptoj al la industrio de gaso kaj nafto. Li agnoskis, ke la kreado de laboro, se la plano estus aprobita de la Kongreso, ne ekiĝus ekde venonta jaro. Sendis al ni tiun artikolon Andy Hernández Martínez. Dankon ! |




USONO - 07-an de septembro, 2010.
Pri la nombroj ili diskutis hieraŭ, unue Blanka Domo kaj poste, Obama mem: rekonstrui pli ol 241 000 kilometrojn da ŝoseoj; konstrui kaj garantii la bontenadon de preskaŭ 6500 kilometroj da fervojoj kaj financi altrapidajn projektojn; kaj fine, rehabiliti kaj rekonstrui 240 kilometrojn da flughavenaj ŝoseoj kaj instali novan sistemon de aernavigado por redukti la malfruiĝon de la vojaĝoj kaj malpliigi ilian daŭron.