Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Bankroto de GM "neevitebla" Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Ekonomiko
USONO - 29-an de majo, 2009.

General Motors, la granda usona aŭtofabrikisto, estas frontanta bankroton post kiam kreditoroj malakceptis proponon interŝanĝi 27 miliardojn da usonaj dolaroj da ŝuldoj kontraŭ 10 procentoj de la firmaaj akcioj. La firmao havas ĝis la unua de junio por kompletigi restrukturadon ordonata de la registaro, kiu inkluzivas ŝuldoredukton, malpliigojn de laborelspezoj kaj fermojn de fabrikoj.

La administro de Obama diris, ke ĝi nur provizos pli da financaĵo, se 90 procentoj de la akcioposedantoj, kaj ankaŭ laborsindikatoj, konsentas redukti kostojn de GM. General Motors diris merkredon, ke "multe " malpli ol la 90 procentoj estis atingita kaj, ke neniu interŝanĝopropono estos akceptata. La usona aŭtomobilindustrio estas severe trafita de subfalo en vendoj dum tiu ĉi usona regreso kaj tutmonda financa krizo, kaj Chrysler, unu el la aliaj tri grandaj veturilfabrikistoj, jam eniris bankrotdiskutojn.

La firmao diris merkredon, ke ĝi hodiaŭ havas 185 miliardojn da dolaroj da ŝuldoj. La usona registaro verŝajne fariĝos la plimulta akciulo en la firmao post kiam ĝi eniros bankroton, raportoj diris. La kanada registaro kaj la sindikato de United Auto Workers ankaŭ posedos pli malgrandajn akciojn en la firmao, laŭ raportoj.  John Pottow, profesoro ĉe la Universitato de Michigan, kiu estas specialisto pri bankroto, klarigis, ke evito de bankroto por GM hodiaŭ estas preskaŭ neebla. "Ili diris, ke ne. Ili provis. Tial ili devos peti juran protekton pro bankroto," li diris.

Laboristojn probable trafos la plena batforto de la kostoj de restrukturado. Dekmiloj da laboristoj jam estis maldungitaj de GM lastamonate. Timoj ankaŭ pliiĝas pro la estonteco de la eŭropaj filioj de GM, kiuj inkluzivas Opel kaj Vauxhall, kiu ankaŭ dungas dekmilojn da personoj. La estraro de General Motors aprobis planon por loki la fabrikistojn Opel kaj Vauxhall sub aparta holdingo provante teni ilin sekuraj kontraŭ bankroto.

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi