Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Kubo ankaŭ trafata de tutmonda krizo |
|
| Nordameriko - Ekonomiko |
KUBO - 30-an de decembro, 2008.Kubaj respondeculoj anoncas, ke la lando suferis en 2008 unu el la plej malfacilaj budĝetaj jaroj ekde la disfalo de Sovetunio. La ministro pri Ekonomio José Luís Rodríguez diris, ke la kuba ekonomio kreskis 4,3 % en la pasinta jaro, kaj ne atingis la 8 % antaŭe prognozitaj de la registaro. La prezidento Raúl Castro alvokis al ŝparemeco. Estos sekve detranĉoj en oficialaj vojaĝoj kaj gratifikoj. Kubo estis trafita de la uraganoj Gustav, Ike kaj Paloma ĉi tiun jaron, kiuj kaŭzis taksatajn perdojn de preskaŭ 10 miliardoj da usonaj dolaroj. La kosto de manĝaĵimportaĵoj ankaŭ altiĝis je pli ol 8 miliardoj da dolaroj kompare kun la antaŭa jaro. Dum Kubanoj prepariĝas por festi la 50-an datrevenon de la revolucio, la aŭtoritatuloj esperis, ke la centre ŝtatregata ekonomio eskapus la plej malbonon de la tutmonda financa krizo. Sro Rodríguez diris, ke la pasinta jaro estis unu el la plej malfacilaj ekde la tielnomita "speciala periodo" komenciĝis. Tio estas la termino uzata por la ekonomia krizo kiun kaŭzis la disfalo de Sovetunio en 1991, kiu multe subvenciis Kubon. La prezidanto de la kuba parlamenta komisiono pri ekonomio, Osvaldo Martínez, kulpigis faktorojn ekster la lando pri la malaltiĝinta kreskoprocento. "Ekonomia kresko de 4,3% estas malpli ol la 8 % antaŭvidita en la plano, kaj ĉi tiu estas klarigebla, konsidere la profundan ruiniĝon kiun kaŭzis la uraganoj, la ekonomia milito kondukata kontraŭ ni kaj la videbla pliiĝo de manĝaĵo- kaj karburaĵoprezoj dum plejparto de la jaro," li diris. Kubo kalkulas sian Malnetan Internan Produkton inkuzivante en ĝin siajn ŝtatajn elspezojn pri sanzorgo, edukado kaj manĝaĵdisdonado. Tio signifas, ke la cifero reflektas publikan elspezadon, ne nur ekonomian agadon, kiel kalkulate ĉie aliloke en la mondo. Sro Rodríguez antaŭvidis, ke la kuba ekonomio kreskos je 6 % en 2009. La prezidento Raúl Castro, kiu anstataŭis sian fraton Fidel en februaro, diris al la Nacia Asembleo "la kontoj ne kvitiĝas". "Ni devas esti realismaj kaj ŝanĝi niajn revojn al veraj eblecoj," li aldonis. "Tio signifas observon de la socialisma principo laŭ kiu ĉiu ricevas laŭ sia laboro." Sro Castro diris, ke la registaro tranĉos registarajn vojaĝojn eksterlanden je 50 % kaj ĉesigos programojn kiuj rekompencas laboristojn, estrojn de komercaj entreprenoj kaj respondeculojn per liberaj ferioj ĉe kosto al la registaro de 60 milionoj da dolaroj jare. Latinamerikaj gvidantoj lastatempe alvokis al la estonta usona prezidento Barack Obama halti la 46-jara komerca embargo kontraŭ Kubo. Sro Obama diris, ke li forlevos restriktojn de familiaj vojaĝoj kaj monsendaĵoj al Kubo, sed tenos la usonan komercan embargon por postuli ŝanĝojn en la Komunisma lando. |



KUBO - 30-an de decembro, 2008.
multe subvenciis Kubon. 