Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
CIA kontraŭ internacia juro Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Diversaĵoj

USONO - 29-an de aprilo, 2008.

La registaro de la prezidento Bush asertis en la Usona Kongreso, ke la agentoj de Usona informservo povus, por lukti kontraŭ terorismo, uzi metodojn de transekzameno malpermesataj de la internacia juro. La ministerio pri Justico sendis leterojn al la Kongresanoj laŭ kiuj la kontraŭekzameno povus varii laŭ la detenata individuo, raportis la New York Times kaj Washington Post.

Washington DC CapitoleTio estas nova jura interpreto de la Konvencio de Ĝenevo, kiu regas la trakton de militkaptitoj.

"Ago, kiu permesus eviti atencon, kaj kiu ne intencas humiligi aŭ fitrakti la pridemantaton, estus permesebla por racia observanto kiu respondecus pri mezuro de la grado de ofendo" atentigas en letero de la 5-a de marto la ministro pri Justico, Brian Benczkowski, citita de la gazeto New York Times. Tamen la teksto atentigas, ke la registaro de la prezidento Bush ne difinis kiun metodon de kontraŭekzameno povus esti uzita.

La prezidento George W. Bush malaprobis en marto tekston kiu efektive malpermesus al la informservo CIA uzi metodojn de kontraŭekzameno kiuj similus al turmento kaj torturo, kiel ekzemple la ŝajndronigo. La Kongreso, kie la Demokratoj havas plimulton, aprobis en februaro tekston pri financado, kiu inter alie devigas la sekretajn servojn konformiĝi al la reguloj de kontraŭekzameno trudataj al militistoj.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi