Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
La sekrethava poŝhorloĝo de Abraham Lincoln Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Diversaĵoj
USONO - 14-an de marto, 2009.

Mesaĝo tra la tempo : La sekrethava poŝhorloĝo de Abraham Lincoln

La Vaŝingtona muzeo pri amerika historio malkovris grifelitan "sekretan mesaĝon" ene de poŝhorloĝo - iama posedaĵo de Abraham Lincoln. Per tiu skribaĵo, iu juvelriparisto aludis la unuan pafon de la secesia milito kaj ĝojis pro la fakto ke iu prezidanto estris la landon. La mesaĝo troveblas ene de la ora horloĝo, inter la dentradoj : "13 aprilo 1861 : La ribeluloj atakis je Fort Sumter. Dank’al Dio, ni havas estraron".

Tiun tekston skribis kaj eĉ subskribis Jonathan Dillon, riparinto de la horloĝo tiam panea, dum aprilo 1861.

Laŭ aserto de muzeestro Brent Glass, "neniam sciis Lincoln ke li poŝe kunportis tiun mesaĝon. Ĉi-tio estas nur persona detalo el la Historio, pri eta komuna horloĝisto kiu grafitiis pri okazaĵo, inspire kaj estontecen".
La poŝhorloĝon aĉetis Lincoln ĉe juvelisto el Springfield, Ilinojo, ĉirkaŭ 1850. Muzeo heredis ĝin post jarcento, dum 1958, ne rimarkinte la mesaĝon.
Kaj tamen nu... tiu eta horloĝisto mem, en intervjuo en 1906 al la fama ĵurnalo "New York Times" kiam li estis 84-jaraĝa, rememoris skribinti tiel : "Unuan pafon oni pafis. For la sklaveco. Dank’al Dio havas ni prezidanto kiu almenaŭ provos"...

Fonto de la artikolo : "Le Soir"
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi