Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| al-Kaida ĵuras dolori Usonon kaj Obama-n |
|
| Nordameriko |
USONO / AFGANIO - 20-an de novembro, 2008.La "vickomandanto" de la islama radikala reto al-Kaida alvokis al Islamanoj dolori al "krima" Usono. En mesaĝo Ayman al-Zawahiri, la viculo de al-Kaida, akuzis la usonan Instalotan prezidenton Barack Obama, ke li perfidas siajn islamajn radikojn. Li komparis lin kun "domsklavon", kiu elektis viciĝi kun la "malamikoj" de Islamo. Sro Obama diris, ke "definitive" ekstermi al-Kaida estos la plej alta prioritato dum lia administro. Dimanĉon, li diris, ke kapti aŭ mortigi Osama Bin Laden estas "decidiga por la usona sekureco". Li ankaŭ promesis plifortigi la usonan ĉeeston en Afganio, politiko kiu ne sukcesos, laŭ la reprezentanto de al-Kaida. Usonaj respondeculoj tamen diris, ke la mesaĝo ne signalas pliigantan minacon kontraŭ Usono. Ĉi tio estas sendube mesaĝo celanta pligrandigi kaj daŭrigi la kontraŭ-usonan senton inter Islamanoj fronte al la elekto de Barack Obama. Sed estas riske. Barack Obama efektive estas treege populara tutmonde kaj lia haŭtkoloro kaj vivo igas lin multe pli malfacila celo por ataki ol la prezidenton George W. Bush en la okuloj de tutmonda spektantaro. Zawahiri, egipta denaske, estas ofte nomata la helpanto de Osama Bin Laden kaj la ĉefa ideologo de al-Kaida. La aŭdmesaĝo aperis sur radikalaj retejoj. La elekto de Sro Obama ne signifos, ke la usona politiko al la islama mondo ŝanĝos, Ayman al-Zawahiri diris, en sia 11-minuta mesaĝo. Li avertis Sron Obama pri malsukceso, se li sekvos la saman politikon kiel la registaro de la prezidento Bush. La ŝanĝo de gvidantaro ne signifas, ke Usono devus esti perceptita malsame, li aldonis. "Usono, tiu krima, misfaranta krucmilitisto, ankoraŭ estas la sama, kiel iam ajn, tial ni devas ankoraŭ noci kaj malutili al ĝi," li diris. Zawahiri ankaŭ kritikis Sron Obama, kies patro estis Islamano, pri perfido de la Islama mondo. "Vi naskiĝis de islama patro, sed vi elektis stari en la rangoj de la malamikoj de la Islamanoj, kaj preĝi la preĝon de la Judoj, kvankam vi asertas esti Kristana, por fariĝi gvidanto en Usono," li diris. Sro Obama ne estas "honora nigra Usonano" kiel Malcolm X, li diris, sed "hejmsklavo". La aŭdbendo estis akompanata de scenoj de parolado de Malcolm X en kiu li distingis inter "kamparaj nigruloj" kiuj malamis iliajn blankajn mastrojn kaj "hejmnigruloj" kiuj, li diris, estis lojalaj al ili. La Usona Departemento pri Eksterlandaj Aferoj tra la voĉo de sia proparolanto Sean McCormack, diris ke la mesaĝo estas "malestimindaj rimarkoj de teroristo". Sro Obama vizitis Israelon en julio kaj esprimis sian "daŭran sindevontigon" al ĝia sekureco. Dimanĉon, en lia unua televida intervjuo ekde la balotado de la 4-a de novembro, li ripetis tiun sindevontigon kaj sian decidon sendi pli da usonaj soldatoj por fortigi la militistaran ĉeeston en Afganio. Zawahiri kredeble kaŝiĝas en la afgana-pakistano landlima regiono. |



USONO /
AFGANIO - 20-an de novembro, 2008.