Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Dramo ĉe disfalinta lernejo en Haitio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Diversaĵoj
HAITIO - 8-an de novembro, 2008.

Savtaĉmentoj laboris tra la tuta nokto sub verŝlumiloj ĉe lernejo en Haitio kiu disfalis dum kelkcentoj da infanoj estis ene de ĝi. Almenaŭ 58 homoj mortis, kaj pli ol 120 vundiĝis, kiam la trietaĝa konstruaĵo en Port-au-Prince falis. La perdo de vivoj povus altiĝi ĉar multaj ankoraŭ restas kaptitaj sub la restaĵoj de la konstruaĵo.

Bonfarad- kaj UN-laboristoj estas nun surloke
. Centoj da savistoj aliĝis al la serĉopenoj por liberigi homojn el la derompaĵoj de la Supera lernejo "La Promesse", lernejo administraciata de la Eklezio en la antaŭurbo de Petionville. Sed la agentejo Associated Press raportas, ke amasoj da rigardantoj kaj parencoj de tiuj kiuj malaperis malhelpas la alvenon de peza maŝinaro. Inĝenieroj de MINUSTAH, la UN-misio en Haitio, kaj membroj de la haitia Ruĝa Kruco estas ĉe la scenejo, helpas forigi pezajn pecojn de betono, dum blukaskuloj kaj loka polico detenas la amason for.

Savistoj fosas tra la rubo per iliaj manoj, sen materialo. La ejo enhavas infanĝardenon kaj ankaŭ primaran kaj mezan lernejon kaj estas kredate, ke estis inter 200 kaj 700 geinfanoj en la konstruaĵo kiam la unua etaĝo falis.
Usono anoncas, ke ĝi sendas teamon de serĉ- kaj savfakuloj, savhundojn kaj specialajn ekipaĵojn al Haitio kaj la usona registaro kunlaboras kun la haitia registaro por provizi tujan helpon. La najbara Dominika Respubliko (aŭ Domingo) promesis sendi du helikopterojn por helpi la savoperacojn.

Mankas oficiala klarigo pri la kaŭzo de la disfalo, sed loĝantoj en la loko suspektis jam
, ke la lernejo estis nebone rekonstruita post kiam ĝi parte disfalis antaŭ kelkaj jaroj. Najbaroj diras, ke la supra etaĝo de la lernejo estis ankoraŭ konstruota. Franca instruisto ĉe la lernejo, Jimmy Germain, rakontas, ke homoj vivantaj malsupre de la lernejo forlasis sian hejmon, ĉar ili timis, ke la konstruaĵo povus disfali. La haitia prezidento René Préval vizitis la ejon por trankviligi parencojn kaj kontroli la savoperacojn.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi