Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Aviadilo kraŝas kaj mortigas ministron Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Diversaĵoj
MEKSIKO - 5-an de novembro, 2008.

La meksika ministro pri Internaj Aferoj Juan Camilo Mourino mortis, kune kun sep aliaj personoj kiam lia ministeria aviadilo kraŝis en centra Meksikurbo. La “Learjet” ekflamis kiam ĝi malsupreniris dum trafika pinthoro en la koro de la ĉefurba financa distrikto je proksimume 19:00 loka tempo (00:00 UT). Eksa vicĉefprokuroro, José Luís Santiago, kaj aliaj altrangaj konsilistoj estis ankaŭ mortigitaj en la kraŝo.

 

Korespondantoj priparolas Sron Mourino, kiu estis 37-jaraĝa, kiel "altiĝanta politika stelulo". La prezidento Felipe Calderón faris omaĝon al la ministro, kiun li nomis "unu el mia plej proksimaj kunlaborantoj kaj unu el miaj plej bonaj kaj plej proksimaj amikoj". La kaŭzo de la kraŝo restas nesciata, kaj Sro Calderón diris, ke la registaro "faros ĉion necesan por enketi kaj eltrovi la kaŭzojn de la tragedio". Respondeculoj diras, ke ili ne eltrovis iun ajn spuron de ebla atenco, kaj la kraŝo ŝajne estis akcidento. Sed Sro Mourino respondecis pri sekureco dum la registara sanga alfrontiĝo kun potencaj drogkarteloj, kaj lia morto estas granda frapo al la registaro. Proksimume 3000 homoj estis jam mortigitaj en drogrilata perforto ekde la komenco de la jaro, kaj la nombro da forkaptitaj personoj troviĝas inter la plej alta en la mondo.

 

La respondeculoj de la ministerio pri Internaj Aferoj estis revenantaj al Meksikurbo el evento en la urbo San Luís Potosi kiam la aviadilo malsupreniris. La urbestro de Meksikurbo Marcelo Ebrard deklaris, ke en la kraŝo mortis ĉiuj pasaĝeroj. Li aldiris, ke pliaj homoj eble mortid sur la tereno ĉar nombro da aŭtoj estis detruitaj kiam la aviadilo kraŝis. "Estas probable, ke ni trovos aliajn korpojn en la veturiloj," Sro Ebrard diris al meksika televido. Almenaŭ 40 homoj estis kondukitaj al hospitaloj pro vundoj. "La eksplodo estis grandega," vidatestinto diris al AFP novaĵagentejo. "La flamoj supreniris pli alten ol la konstruaĵoj sur La Reforma", la atestinto aldonis, parolante pri la la urba  en la urba ĉefa strato de la financa distrikto.

Policanoj kaj ambulancoj ĉeestis la kraŝscenejon kaj fajrestingistoj klopodis ĉesigi la incendion. Korespondantoj diras, ke Sro Mourinon trafis lastatempa premo pri akuzoj laŭ kiuj li agis nedece kaj subskribis registarajn kontraktojn en la nomo de sia familia benzinkomerco dum sia mandato. Sro Mourino neis tiun malbonfaradon. Sro Santiago, kiu antaŭe estis respondeca pri ekstradicioj kontraŭ drogkontrabandistoj, laŭdire estis la celon de minimume unu planita nesukcesa atenco.

 


 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi