Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Sarah Palin viktimo de radioŝerco Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Diversaĵoj

USONO / KANADO - 3-an de novembro, 2008.

La usona kandidatino al vicprezidenteco Sarah Palin iĝis viktimo de petola ŝerca telefonvoko de kanada komediisto kiu sin prezentis kiel la franca prezidento. Marc Antoine Audette konvinkis la alaskan guberniestrinon, ke ŝi estis parolanta kun Nicolas Sarkozy dum sesminuta babilado elsendita sur Montreala radioprogramo.

Temoj pridiskutitaj etendiĝis de la beleco de la edzino de Sro Sarkozy, Carla Bruni, al plano pri komuna ĉasado. La proparolanto de Srino Palin diris, ke ŝi estis "milde amuzita" de la ŝerco. Je iu momento dum la telefonvoko, elsendita tri tagojn antaŭ la usona balotado, Sro Audette diris al Sarah Palin, ke li ja vidus ŝin prezidentinon iun tagon. Ridante, la Respublikana kandidatino respondis: "Eble post ok jaroj."

Sro Audette diris, ke li kore volus renkonti ŝin en helikoptero por ĉasvojaĝo. "Mi ŝategas mortigi tiujn bestojn. Hm, hm, forpreni vivon, tio estas tiel amuza," li diris parolante kun troigita franca akĉento. "Mi vere ĝoje irus, kondiĉe, ke ni ne kunvenus kun la vicprezidento Cheney." En 2006, Sro Cheney fifame pafis kaj vundis ĉaspartneron dum ĉasado de koturnoj en Teksaso. Sarah Palin respondis : "Mi estos zorgema pafanto."

Sro Audette diris, ke li volis verifi ĉu Srino Palin pravas kiam ŝi deklaras, ke ŝi estas "maljuste traktita de multaj ĉefaj amaskomunikiloj" en Usono. "Ni provis paroli kun ŝi iomete pri eksterlandaj aferoj, kaj nu, tio donis la rezulton kiun vi povas aŭdi," li diris. Sro Audette kaj la alia komediisto Sébastien Trudel prezentas programon en la radiostacio CKOI en la francparolanta Montrealo.
La duopo kiu nomas sin la "Maskitaj venĝistoj", jam en la pasinteco trompis la francan prezidenton Nicolas Sarkozy, la eksan francan prezidenton Jacques Chirac, kaj la muzikstelulinon Britney Spears per ŝercaj telefonvokoj.

Vidu la retejon de CKOI Montréal
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi