Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Irako ne partoprenos la Olimpikajn Ludojn Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Sportoj kaj distraĵoj

IRAKO / ĈINIO - 25-an de julio, 2008.

Atletoj de Irako jam ne rajtos partopreni la somerajn Ludojn, la Internacia Olimpika Komitato anoncis. La teamo jam restis sub provizora malpermeso post kiam la iraka registaro anstataŭis la landan Olimpikan Komitaton per siaj propraj nomumitoj. Sub la leĝo de la IOK, ĉiuj komitatoj devas esti sen politika influo. Rezulte la teamo de du remistoj, du mallongdistancaj kuristoj, unu arkpafisto, unu pezlevisto kaj unu ĵudo-konkursanto ne povos partopreni.

Remistoj"La templimo por ekpreni lokojn en Pekino por ĉiuj sportoj krom atletiko ĵus pasis," diris la proparolantino de la IOK Giselle Davies. "La IOK tre bedaŭrinde ĵus agnoskis, ke probable ne estos iraka ĉeesto ĉe la pekinaj Olimpikaj Ludoj, malgraŭ nia plej bonaj penoj." Ŝi aldonis : "Klare, ni tre ŝatus vidi irakajn atletojn en Pekino. Ni estas tre seniluziiĝintaj pro tio, ke la atletoj estas do tiel malbone servataj de sia propra registaro." Hussein al-Amidi, la ĝenerala sekretario de la Iraka Olimpika Komitato, diris : "Hodiaŭ matene ni estis informitaj de la fina decido de la Internacia Olimpika Komitato por interrompi la partoprenon de la Iraka Olimpika Komitato. Tio estas fina decido, oni neniel povas pledi. Tio signifas, ke Irako ne partoprenos la venontajn Olimpikajn Ludojn. Tio ja estas frapo al Irako kaj sia internacia reputacio, siaj atletoj kaj sia junularo. Tiuj atletoj, kiuj tiom trejnadis, telefonis al mi hodiaŭ kaj ili ploris kaj tre afliktiĝis."

La irakaj atletoj kiuj kvalifikiĝis povus konkursi sub la Olimpika flago sed la templimo por konfirmo de lokoj jam pasis. La komitato kiun la registaro malakceptis estis elektita en 2004, laŭ la reguloj de la Olimpika movado. La iraka registaro diris, ke ĝi prenis la decidon nomumi novan komitaton ĉar la antaŭa estis korupta kaj ne laboris konvene. Ahmad al-Samarrai, prezidanto de la komitato maldungita de la registaro, kaj kelkaj aliaj membroj estis forkaptitaj de armitoj dum ili ĉeestis kunvenon en centra Bagdado en julio 2006. Ili ne plu vidiĝas ekde tiam.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi