Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
SIRIO - 28-an de julio, 2011.


Proksimume 3 000 personoj jam malaperis en Sirio ekde la komenco de la protestoj kontraŭ la reĝimo de Baŝar al-Assad, anoncis ĵaŭdon la neregistara organizaĵo Avaz.

Kiel deklaris Avaz, oni nenion plu scias pri 2918 Sirianoj kiuj estis arestitaj la 15an de marto. La organizaĵo anoncis la lanĉon de publikaj kampanjoj por ilia liberiĝo.

Avaz aldonis, ke ĝi faris liston de la malaperintoj kaj ke lastan semajnon estis arestitaj pli ol 1000 personoj, ĉar "la reĝimo rapide provas mildigi la protestojn antaŭ la komenco de la Ramadano", proksiman semajnon.

La neregistara organizaĵo baldaŭ malfermos retejon kun fotoj kaj mallonga priskribo de ĉiu persono malaperinta kiu estos regule ĝisdatigita.

Aldonite estas, ke laŭ informoj, ekde la komenco de la protesto mortis 1634 personoj, 26 000 estis arestitaj. Avaz mencias, ke ĝi kunlaboras kun du siriaj organizaĵoj pri homaj rajtoj pri la preparo de tiuj datumoj kaj serĉas fotojn de personoj malaperintaj, iliaj personaj datumoj kaj la tago de ilia aresto.
 

Komentoj  

 
-3 # Luiz Antônio 2011-07-28 20:55 Estas nekredebla. Cxu Usona popola ne perceptas ke la ludajxo pri loka ekonomia atingos cxiuj. Kia estas la problemo? La ricxuloj ne permesas kreskigi la procenta de iliaj posedajxoj. Ili ne deziras pagi "plu" impostoj. Kio faras Obama kabinetejo? Denove, "peti pacienco" al malricxuloj kaj devus kreskigi ilian kontribuajxojn. Ridu se vi eblus… Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # demoniako 2011-07-29 08:56 Tion kion vi skribas neniel rilatas al la artikolo !! Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Unuelar 2011-11-05 02:50 …ĉu tiel facile repetiĝos kun SIRIO kion okazis kun Libio? Kaj neniu vidas nek perceptas la mensogojn…
La ekonomia krizo bezonas novaĵn militojn?
…oni diras ke la mono por financi tiajn militojn alvenas el la svizaj bankoj kiel kaŝigas la rabita mono de la tuta mondo…
neniu vidas tion en Esperantujo? Al kio utilus labori por Esperanto kaj dediĉi tiom da tempo al eventeo?
Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi