Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero... PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 10
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
PALESTINO - 14-an de oktobro, 2010.


En la lasta Kristana vilaĝo de Cisjordanio, bierfarejo produktas unu el la plej famaj drinkaĵoj de la regiono. "Oktoberfest" kunvenigas milojn de Judoj, Kristanoj kaj Islamanoj tien...
Mi vivas meze de nenie kaj ĉiun tagon aŭ preskaŭ ĉiun tagon mi sincere tre feliĉas, ke la tuta mondo pretas veni al ni, vidi kiel nia eta bierfarejo fabrikas ĉi tiun tre bonan bieron, la "Taybeh Biero".

Oftege, mi diras al mi mem, ke ni freneziĝis, ĉar ni restas en la plej alta monta regiono de Palestino, ĉirkaŭataj de kontraŭleĝaj israelaj kolonioj kiuj mallarĝiĝas ĉirkaŭ Taybeh, kaj preparas la "Grandan Israelon". Foje estas elektromalŝaltoj, foje akvomanko, kaj ofte militistaj invadoj. Tamen io granda okazas en ĉi tiu biblia Judeo, ĉe la vojkrucejo de Judeo kaj Samario [en Cisjordanio].

Danke al la helpo de Dio, ni daŭre produktas la plej bonan bieron de Mezoriento, kun la sento, ke tio estas nia maniero pace rezisti. Dio havas multan humuron. Li permesas al malplimulta Kristana familio vivi inter 98% Islama loĝantaro, kaj fabriki produkton kies konsumo estas malpermesita al la plimulto de la Korano. Dio donis al ni grandan forton, por ke ni povu vivi malgraŭ blokado de vojoj kaj ĉiutagaj ekonomiaj malhelpoj, se ne paroli pri eternaj problemoj ĉe kontrolejoj.

Lastatempe, la israela politiko pri okupado trudas al ni 3-horan ĉirkaŭiradon ĝis kontrolejo dotita de skanilo, por ke ni povu liveri la Taybeh-bieron al Jerusalemo, urbo kiu tamen troviĝas nur 25 minutojn for de nia bierfabrikejo. Se ili volus nin bankrotigi, ili ne alie farus : benzino en ĉi tiu mondoparto kostas eble kvaroble pli ol ĝi kostas aliloke ! Ni konsideras nin ĉiutage pli kiel terura minaco por Israelo !

Ni dediĉas nin al fabrikado en Palestino de tre bona produkto, por ke konsumantoj elektu palestinajn produktojn kaj helpu Palestinanojn daŭre labori. Kaj Israelo ŝatus plu inundi la palestinan merkaton per siaj israelaj produktoj, biero, glaciaĵoj, laktaĵoj aŭ terpomaj pecetoj. Mi diras al mi, ke Dio havas humuron, pro tio ke, iel, li permesas, dank'al biero, konigi la malgrandan Kristanan komunumon de Palestino.

Homoj venas el la kvar anguloj de la mondo por viziti la vilaĝon Taybeh, kompreni finfine, ke nia vilaĝo estas Kristana ekde du mil jaroj, ekde la vizito de Kristo. Ĝi estas ankaŭ la lasta ekskluzive Kristana vilaĝo de la tuta Palestino. Malĝojiga, ĉu ne ? Kien foriris aliaj kristanoj ? Ili foriris al pli favoraj lokoj, mi imagas, al Usono, Aŭstralio, Eŭropo, Suda Ameriko, kie ili povas konstrui pli agrablan vivon por siaj infanoj. Sekve, homoj venas nin vidi por biero kaj foriras kun mesaĝo de amo. Almenaŭ ili komprenas, ke tio, kion ni deziras, estas esti libera, ĉar libereco, justico kaj paco permesas la kunekzistadon de ĉiuj religioj, ĉiuj individuoj kaj ĉiuj etnaj grupoj.

De ses jaroj, ni organizas la "Oktoberfest" de Taybeh komence de oktobro, kaj tiuokaze ni bonvenigas pli da Kristanoj, Islamanoj kaj Judoj ol ajna konferenco pri la regiono. Taybeh reprezentas pacan reziston pere de eksterordinaraj penoj tie faritaj por plenumi simplajn aferojn, festi vivon. En medio kie ni neniam scias kio nin atendas morgaŭ, la sukceso de ĉi tiu festo venas de la nura fakto ke ĝi ekzistas. La "Oktoberfest" de Taybeh fariĝis unu el la emblemaj ferioj de Palestino : Homoj venas tien el Brazilo, el Japanio kaj Eŭropo por montri solidarecon.

Se vi opinias, ke Palestinanoj nenian ne-perfortan agon faras, sciu, ke milionoj da ili faras sian eblon por ĉiutage plenumi ordinarajn agojn, kiel labori, iri al lernejo aŭ organizi festojn. Por ni, ĉi tiuj estas tiom multe da ne-perfortaj agoj kontraŭ la teruraj kondiĉoj en kiuj ni vivas pro la okupo. Venu nin vidi kaj subteni nian lokan produktadon. Kaj, survoje al Taybeh, eble ankaŭ vi sentos la humuron de Dio...

TAYBEH
Taybeh estas menciita en la Evangelio laŭ Johano (Nova Testamento). La Kristana loĝantaro, kiu hodiaŭ enkalkulas ĉirkaŭ 1 500 personoj, estas sekve tre antikva. Krom tri preĝejoj, la vilaĝo inkluzivas la restaĵojn de Bizanca baziliko kie okazas nuntempe arkeologiajn serĉojn. La bierfabrikejo pri kiu temas en la artikolo estis kreita de familio de ortodoksa pastro en 1994 por reprosperigi lokan ekonomion post interkonsentoj de Oslo [1993].

Ankaŭ legu pri
Taybeh (anglalingve)

Fonto de la artikolo
: The Palestine Note
 

Komentoj  

 
+1 # Eric Coffinet 2010-10-14 19:45 Tiu vilaĝo nomiĝis EFRAIM' en la antikvaj tempoj kaj estas en la Sankta Lando la lasta vilaĝo, kies la nunaj 1500 enloĝantoj estas ĉiuj kristanaj el tri eklezioj : ortodoksaj, katolikaj latinaj aŭ melkitaj.

En tiu vilaĝo vivis ĉirkaŭ 3400 homoj dum 1960. Sed poste forfuĝis la kristanoj kaj ŝrumpis la kristana komunumo ĝis 60000 homoj en la Palestinaj teritorioj.

La pastro RAED diras, ke kristanoj devas roli kiel ponto inter judoj kaj islamanoj, kaj pro tio ne devas partopreni la konflikton.
Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi