Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Irano interrompas ŝtonmortigadon al Sakineh por revizii kazon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
IRANO - 09-an de septembro, 2010.

Teherano anoncis la interrompon de la ŝtonmortigado al Sakineh Aŝtiani por revizii ŝian kazon. Sakineh, 43-jara, estas akuzata je adulteco kaj jam de 5 jaroj suferas karceron en la malliberejo de Tabrizo. La anonco estis dissendita per la irana publika televido de la proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

"La verdikto pri la ekstergeedzecaj rilatoj estis interrompita kaj nun estas sub reviziado", deklaris la proparolanto de la ŝtata anglalingva agentejo Press TV.

Sakineh ankaŭ suferis torturojn. Ŝia filo, Sajad Aŝtiani, denoncis, ke lia patrino ricevis 99 vipobatojn. Laŭ Sajad, la tribunalo aldonis plian kondamnon kontraŭ Sakineh, ĉifoje pro "disvastigo de la koruptado kaj fikonduto" pro ŝia publika senvuala perfota montrado.

La tuta Eŭropa Parlamento kondamnis la mort-sentencon je ŝtonumado jam dekretita kaj postulis al la iranaj aŭtoritatoj la tujan reviziadon de la decido kaj ke ĝi garantiu justan proceson.

En rezolucio aprobita per la favora voĉdono de preskaŭ la tuto de la ĉambro, la eŭrodiputitoj konsideras, ke,"ne gravas kia ajn estas la okazintaĵoj, mortkondamno je ŝtonumado ne povas esti justigita nek akceptita".

La kazo de Sakineh levis ondumon da internaciaj protestoj inter Irano kaj Okcidento.

Sendis al ni tiun artikolon Andy Hernández Martínez. Dankon !
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi