Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Palestina virino rompas tabuon per biciklado |
|
|
| Mezoriento - Socio |
![]() PALESTINO (GAZA-STRIO) - 4-an de septembro, 2010.En Gazao, ne-eldirita regulo malpermesas al virinoj rajdi biciklojn post kiam ili atingis puberecon. Sed lastan sabaton, unu juna palestina virino decidis spiti la tabuon, incitante ridetojn - kaj kelkajn minacojn - de aliaj gazaaj loĝantoj. La 28-jaraĝa palestina ĵurnalistino Asmaa Alghoul decidis kuniri kun tri el siaj amikoj, du italaj laboristoj por homaj rajtoj kaj usonano, en travojaĝo de la Gaza-Strio per biciklo. Dum tiu varma somera tago, la du viroj kaj du virinoj ekiris de la egipta landlima urbo Rafah kaj pedalis norden al Gaza-urbo, laŭ 30 kilometroj da marborda vojo. Sed por Asmaa, la rajdado estis pli ol nura sunbrila tagvizito. Ĉar al virinoj sur bicikloj oni ofte rigardas malamikece en palestinaj teritorioj kaj la juna virino ne plu biciklis de kiam ŝi estis 14-jaraĝa...Plejparto de Gazaanoj tamen kondutis al la grupeto tute amike kaj gastame, kaj eĉ tre helpeme kiam ili devis ripari platajn pneŭojn aŭ rompitajn ĉenojn. Aspra renkonto kun grupo de viroj sur motorcikloj, tamen, okazis kiel severa rememorigilo de la hejma rolo atendita de virinoj en Gazao. Asmaa Alghoul estas ĵurnalisto en Gaza-urbo. Eksedziĝinta kaj sendependa virino, ŝi priskribas ŝin mem kiel laika palestinanino. Ŝi rakontas : "Por miaj internaciaj geamikoj, rajdi biciklon estas nur agrabla transportrimedo, ne politika komunikaĵo. Sed tuj kiam mi, palestina virino, decidis aliĝi al ilia grupeto, la vizito prenis alian dimension". "Vi ne vidas virinojn rajdi biciklojn en islamaj landoj. Tio ne estas malpermesita, sed estas sociale neakceptebla. Krome, la registaro de Hamaso en la Gaza-Strio komencis observigi tre striktajn, seksismajn regulojn kiuj limigas liberecon de virinoj - ni jam ne povas fumi en kafejoj, ekzemple. Mi trovas ĉiujn tiujn regulojn maljustajn - stultajn, vere - do mi decidis fari la biciklan rajdon kiel teston, kaj vidi kio okazos". "Plejparte, mi estis tre agrable surprizita. Mi pensis, ke mi ne memoros kiel rajdi biciklon post tiom multe da jaroj, sed post kelkaj minutoj mi estis pedalanta for ! Alia bela afero estis vidi tiujn homojn, kiuj ĝenerale reagis tre amike kaj helpeme : ili ridetis aŭ mansvingis al ni kaj diris "hello" en la angla - neniu ŝajnis precipe ŝokita vidi du virinojn sur bicikloj". "Ni spertis tamen du malagrablajn okazaĵojn. Unue, grupo de junaj viroj sur motorcikloj komencis postsekvi nin - min kaj mian amikinon Chantal. Ili estis postsekvantaj nin ĉiam pli proksime. Ili asertis, ke ili estas membroj de la polico de Hamaso, sed mi ne kredis ilin, ĉar ili aspektis multe tro june kaj ne montris al ni siajn identigilojn kiam mi tion petis. Do mi kriegis al ili lasi nin solaj. Tiam mi vidis veran polican aŭton kiu alproksimiĝis al ni. Mi diris al la oficiroj, ke la junaj viroj ĝenis nin kaj la policistoj efektive helpis nin ! Ili petis al la junuloj iri for kaj estis tre ĝentilaj al ni. Surprize, ili ne diris ion ajn pri la fakto, ke ni estas virinoj sur bicikloj. Povas esti ĉar mi estis kun alilandaj okcidentaj geamikoj, do la reguloj estas pli flekseblaj.""La dua okazaĵo estis eĉ pli malagrabla. Denove la problemo venis de viroj sur motorcikloj. Ili preterpasis nin unufoje, tiame revenis kaj preterpasis nin denove. Ni haltis sur la flanko de la vojo ĉar ili pasis antaŭ ni tre proksime kaj tre rapide. La duan fojon kiam ili pasis preter ni, unu el la viroj pugnis mian amikinon Chantal en la dorso, kaj kraĉis al mia vizaĝo. Tion mi ja atendis, do mi kraĉis al li reen. Kiel laika virino kiu ne portas vualon, mi ofte devas sperti tiun specon de sinteno fare de pli junaj viroj..." "Entute, tamen, la vojaĝeto estis tre pozitiva sperto. Dufoje, ni havis teknikajn problemojn kaj dufoje, tre konservativaj familioj proponis al ni gastamon kaj helpon. Ili ne kondamnis min pro rajdado de biciklo - kvankam ili ja demandis min ĉu aŭ ne mi estis fastanta por Ramadano !" |





PALESTINO (GAZA-STRIO) - 4-an de septembro, 2010.
usonano, en travojaĝo de la Gaza-Strio per biciklo. Dum tiu varma somera tago, la du viroj kaj du virinoj ekiris de la egipta landlima urbo Rafah kaj pedalis norden al Gaza-urbo, laŭ 30 kilometroj da marborda vojo. Sed por Asmaa, la rajdado estis pli ol nura sunbrila tagvizito. Ĉar al virinoj sur bicikloj oni ofte rigardas malamikece en palestinaj teritorioj kaj la juna virino ne plu biciklis de kiam ŝi estis 14-jaraĝa...
Tiam mi vidis veran polican aŭton kiu alproksimiĝis al ni. Mi diris al la oficiroj, ke la junaj viroj ĝenis nin kaj la policistoj efektive helpis nin ! Ili petis al la junuloj iri for kaj estis tre ĝentilaj al ni. Surprize, ili ne diris ion ajn pri la fakto, ke ni estas virinoj sur bicikloj. Povas esti ĉar mi estis kun alilandaj okcidentaj geamikoj, do la reguloj estas pli flekseblaj."