Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Sirio malpermesas plenvizaĝan vualon en universitatoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
SIRIO - 20-an de julio, 2010.

 
Studentinoj portantaj plenan vizaĝovualon ne plu havos rajton eniri universitatejojn en Sirio, la ministro pri Supera Eduko anoncis. Ghiyath Barakat laŭ raportoj diris, ke tiu kutimo kontraŭas la superlernejajn valorojn kaj tradiciojn de siriaj universitatoj. Lia decido, eldonita sur la retejon "All4Syria", onidire estas respondo al petoj de studentoj kaj gepatroj. La demando pri plena vizaĝovualo provokis vortbatalon en aliaj landoj.

Kinda al-Shammat, profesorino pri Leĝaro en Damasko kaj aktivulino pri virinaj rajtoj, bonvenigis la decidon kaj diris, ke ĝi estas konforma al la siria kredo je modereco. "Ni neniam iris al la ekstremdekstro la ekstrem-maldekstro," ŝi diris al la televidstacio Al-Arabiya .

Tamen
la decido povus esti signo, ke la siria socio estas fariĝanta pli konservativa. "En lastaj jaroj, oni vidas en Sirio Islaman reviviĝon kaj ĉiam pli da virinoj kiuj surhavas la Hiĝabon," ŝi raportas. "Ĉi tiun decidon oni rigardu kiel paŝon de la registaro por observigi sian nereligian identecon."

En
2009, la tiam plej eminenta Islama kleriko de Egiptio, Ŝejko Mohammed Sayed Tantawi, malpermesis al studentinoj surhavi la plenvizaĝan vualon en la Universitato al-Azhar, Sunaisma Islama centro de lernado kaj esploroj. Li ankaŭ ĉagrenigis aliajn Islamajn klerikojn kiam li petis al francaj Islamanoj, ke ili respektu la leĝon en Francio kiu malpermesas la vualon.

Iom antaŭe ĉimonate
, La Malsupera Ĉambro de parlamento en Francio pleje aprobis leĝproponon, kiu  malpermesos la Islaman plenan vualon publike. la propono devas nun esti ratifita de la Senato en septembro por fariĝi leĝo. La Malsupera Ĉambro de parlamento en Belgio ankaŭ aprobis leĝon cele al malpermeso de vestaĵoj kiuj kaŝas ies identecon en publikaj lokoj, kvankam tio  ne specife temas pri plenvizaĝa Islama vualo.

Legu pri la sama temo :

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi