Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Irano festas datrevenon de sia revolucio |
|
|
| Mezoriento - Socio |
![]() IRANO - 11-an de februaro, 2010.Miloj da Irananoj favoraj al la registaro marŝas tra stratoj por marki la 31-an datrevenon de la Islama Revolucio. La prezidento Mahmud Ahmadineĵad diris al la amaso, ke malamikoj de Irano uzas la atoman demandon kaj tiun de homaj rajtoj por superregi la regionon. Li ankaŭ diris, ke Irano produktas sian unuan provizon da 20% da riĉigita uranio kaj povus riĉigi ĝis 80%. Dume estas nekonfirmitaj informoj de kontraŭstaraj manifestacioj en Teherano kaj Tabriz, kaj de bataloj kun polico.
Hodiaŭ estas la plej grava tago en la irana politika kalendaro. La registaro avertis, ke protestoj estos severe pritraktataj. Hodiaŭ povus esti la plej granda alfrontiĝo ekde la disputita balotado de lasta junio, kaj la registaro kaj kontraŭstaro decidis igi tiun ĉi tagon grandega elprovo de forto. Oficialaj eventoj okazas trans Irano, sed la ĉefa renkontiĝo okazas ĉe la placo Azadi en Teherano. La ŝtata televidstacio montris dekmilojn da homoj en la stratoj. Dume, raportoj el la etblogada retejo Twitter kaj la opozicifavora retejo Jaras diras, ke la opoziciestro Mehdi Karroubi kaj liaj subtenantoj kunvenas en la urba strato Saddeqiya. Sed la filo de Sro Karroubi estis laŭraporte atakita kaj li decidis hejmenreveni. Aliaj opoziciaj fontoj raportis, ke sekurecfortoj pafis larmigan gason al subtenantoj de Mir-Hossein Moussavi, ĉefa rivalo de Sro Ahmadineĵad en la balotadoj de junio. Twitter-uzanto rakontis , ke en la nordokcidenta urbo Tabriz "homoj estas skandantaj". Kontraŭregistara retejoj alvokis al marŝantoj montri verdajn emblemojn aŭ vestojn - verdo estas la koloro adoptita de la opozicia movado post la balotado de la 12-a de junio pasintjare. Estas ankaŭ raportoj, ke retaliro estas restriktata. Mortigaj bataloj erupciis post la voĉdonado, kaj estas okazantaj sporade ekde tiam. Anticipe de la memorfestoj, la policestro Esmail Ahmadi Moghaddam diris, ke la Revoluciaj Gvardianoj kaj membroj de la Basij Islama milicio estas pretaj por alfronti iujn ajn problemojn. "Ni estas plene preparitaj teni sekurecon kaj amaskunvenojn," li diris al la duonoficiala novaĵagentejo For, laŭ Reuters novaĵagentejo. "Ni deproksime rigardas la aktivaĵojn de la opozicia movado, kaj kelkaj el tiuj, kiuj prepariĝis por interrompi la hodiaŭajn amaskunvenojn estis arestitaj," li diris. La TTT-giganto Google diras siaflanke, ke retpoŝtotrafiko en Irano falis akre, malgraŭ tio, ke siaj retoj ĝuste funkcias. Google diris, ke uzantoj de ĝia Gmail-servo spertis malfacilaĵojn sekve de ĵurnala raporto pri oficialaj restriktoj. "Ĉiam, kiam ni spertas blokadon en niaj servoj, ni provas solvi ilin kiel eble plej rapide," la usona firmao deklaris en komunikaĵo. "Bedaŭrinde, foje ni ne povas regi la problemojn." La Wall Street Journal raportis, ke irana telekomunika agentejo anoncis "konstantan interrompon de Google retpoŝtaj servoj". Vaŝingtono - kiu merkredon pli gravigis embargon kontraŭ Teherano - diris, ke penoj por malpermesi informojn al Irananoj ne sukcesos. La proparolanto de la usona Departemento pri Eksterlandaj Aferoj PJ Crowley diris : "Virtualaj muroj ne sukcesos en la 21-a jarcento pli bone ol fizikaj muroj en la 20-a jarcento." Twitter kaj aliaj interkonaj retejoj estis uzitaj amplekse dum kaj post la balotaj protestoj. La datreveno okazas unu tagon post kiam Usono decidis gravigi embargon super Irano. |





IRANO - 11-an de februaro, 2010.
restrikt