Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Post milito trafas malsanoj Irakon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
IRAKO - 03-an de decembro, 2009.

 
Pafiloj estas laŭpaŝe eksilentantaj en Irako, kie delikata stabileco alvenas, kaj turnas la atenton al alia murdanto kiu probable de nun trafos Irakanoj dum multaj jaroj. Ofteco de kanceroj, misformitaj beboj kaj aliaj sanproblemoj ekstreme altiĝis, irakaj respondeculoj diras, kaj multaj suspektas kontaminadon el armiloj uzitaj dum jaroj da milito kaj akompanata de senbrida poluado.

Ni vidas novajn specojn de kancero kiuj ne estis registritaj en Irako antaŭ la milito en 2003, specoj de fibreca [mola histo] kancero kaj ostokancero. Ĉi tiuj havas klare radiadon kiel kaŭzon, diris Jawad al-Ali, kuracisto en la iraka dua urbo Basra. En la urbo Faluĝah en okcidenta Irako, scenejo de du el la plej furiozaj bataloj inter usonaj soldatoj kaj insurekcianoj post la usona interveno en 2003, forta altiĝo de la nombro de naskiĝoj de mortaj beboj, misformitaj kaj paralizitaj beboj alarmis kuracistojn.

La uzado de
malriĉigita uranio en usona kaj koalicia armilaro en la milito de 1991 kiu celis liberigon de Kuvajto, kaj la invado de Irako en 2003 estas plene dokumentitaj, sed establi ligon inter la radioaktiva metalo kaj sanproblemoj inter Irakanoj estas malfacila tasko, respondeculoj diras. Irakaj kuracaj instalaĵoj estas limigitaj, kaj teni precizan sanostatistikon dum jaroj da buĉado post la invado estis neebla.

En
Basra precipe, urbo ruinigita pro jaroj da milito kaj superŝutita de industria kaj agrikultura poluado, estas malfacile por kuracistoj identigi specifan kaŭzon por kancero. La tiea popolo dum multaj jaroj vivis meze de ferrubo el militaj derompaĵoj. La bruna rusto estis portita de la vento al homaj hejmoj, manĝaĵoj, kaj pulmoj. Niaj informoj indikas, ke pli ol 200 kvadrataj kilometroj de lando sude de Basra havas militajn derompaĵojn, el kiuj kelkaj estas kontaminitaj de uranio, diris Bushra Ali, de la departemento pri protektado kontraŭ radiado en la ministerio pri Natura Medio. Raporto el la jaro 2007, de la prikuraca revuo de la Universitato de Basra trovis neniun gravan altiĝon en mortokvanto pro kancero, sed la proporcio de infanoj mortintaj pro kancero en Basra saltis je 65 procentoj en 1997 kaj 60 procentoj en 2005, kompare kun 1989.

Malriĉigita uranio, densa metalo, estas uzata en armilaro por penetri pezajn tankojn. Ligi ĝin al malsaneco estas polemika. La brita ministerio pri Defendo diras, ke ne ekzistas fidindaj sciencaj kuracaj indicoj". Grandaj kvantoj de malriĉigita uranio estis uzitaj en la unua Golfa Milito, apud Basra. Estas neklare kiom da ĝi estis uzita en Faluĝah de usonaj soldatoj plejparte implikitaj en domopostdomaj bataloj dum du atakoj al la urbo en 2004. Usona militistaro, tamen, uzis blankan fosforon, kiu povas kaŭzi gravan brulon se ĝi ekkontaktas haŭton, por elirigi malamikajn armitojn el iliaj sinkaŝejoj.

Post kvin
jaroj, kuracistoj en Faluĝah registras nekutiman nombron de beboj kun denaska malsano de koro kaj neŭra tubo, tiu ĉi lasta rilate al nenormala cerba evoluado, kiu povas kaŭzi paralizon kaj morton. La atentiga pliiĝo de denaska misformado de novnaskitoj en ĉi tiu hospitalo instigas al la hospitala direktoraro formi specialan komitaton, por prienket kaj kontroli ĉi tiujn kazojn, diras Abdulsatar Kadim, manaĝero de la ĉefa hospitalo en Faluĝah. La kuracistoj diras, ke ili ne povas identigi specifan kaŭzon Kelkaj faktoroj povas ekkaŭzi la kondiĉojn favorajn al evoluado de tiuj malsanoj kaj misformadoj, inter kiuj estas manko de foliata acido dum gravedeco.

Specialisto pri neŭra pediatrio rakontis, ke li ĉiusemajne vidas tri kvar novnaskitojn kun problemo ĉe neŭra tubo en Faluĝah kaj ĉirkaŭaĵoj, regiono kun loĝantaro de proksimume 675 000 homoj. Plejparto de naskiĝoj en kaj apud Faluĝah okazas en la ĉefa hospitalo, kie ĝis 30 naskiĝoj estas registritaj ĉiutage. La indico de malsano de neŭra tubo atingas 14 el 1000 naskiĝoj. Kompare en Britio la ofteco estas malpli ol unu naskiĝo el 1000. Kelkaj familioj decidas fini la aferon jam de la komenco. Ili elektas fini la vivon de infano, rifuzas operacion por ili - 90 procentoj de la infanoj kiujn ni ne traktas, mortas en la unua jaro, deklaras kuracistoj en Faluĝah...

Fonto de la artikolo : The Daily Star el Libano
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi