Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Timo pri porka gripo frapas Haĝon |
|
|
| Mezoriento - Socio |
![]() SAŬDA ARABIO - 25-an de novembro, 2009.La ĉiujara Islama pilgrimo de Haĝo komenciĝas en Saŭda Arabio, kun pli malalta nombro da partoprenantoj, plejparte pro timoj pri porka gripo. Altranga oficialulo de la saŭda ministerio pri Sanaferoj deklaris, ke la nombro de internaciaj vizitantoj eble ne estos trafata, sed ja tiu de lokaj pilgrimantoj, kiu probable falos je 40%. Tio estas la unua oficiala agnosko, ke timo de porka gripo povus trafi la Haĝon.
Proksimume du milionoj da Islamanoj konverĝas al Mekko ĉiujare por la pilgrimo. Amasoj de pilgrimantoj kunvenas en la sanktan urbon Mekkon lastatage, kaj komencis la ritojn de Haĝo merkredon. Ili komencas per "Taŭaf", piedirante sep fojojn ĉirkaŭ la Kaaba - la kuba konstruaĵo meze de la Granda Moskeo, Islama plej sankta sanktejo - en maldekstruma direkto. Pilgrimantoj ankaŭ iras sep fojojn laŭ trairejo en la Granda Moskeo, memorigante la serĉadon de akvo fare de Hagar, edzino de la Profeto Abraham. Pilgrimantoj tiame iras al la valo de Arafat kaj staras subĉiele, laŭdas Alahon kaj meditas. Saŭdaj sanitaraj respondeculoj anoncis ĉe la semajnfino, ke kvar homoj ĉeestantaj la pilgrimon de Haĝo mortis pro la viruso H1N1, sed neis riskon por aliaj pilgrimantoj. "Ne estas risko, ke la malsano disvastiĝos ĉar ni estas bone preparitaj kaj ni okupiĝis pri la necesaj aranĝoj," la proparolanto de la ministerio pri Sanaferoj, Dro Ĥaled Marghlani diris dum gazetara konferenco mardon. La ministerio diris, ke la kvar mortintoj estas sudana viro, maroka virino kaj barata viro - ĉiuj pli ol 75 jarojn - kaj fraŭlino 17-jaraĝa el Niĝerio. La komunikaĵo diris, ke la kvar ne observis "rekomenditajn procedojn, precipe vakcinadon kontraŭ porka gripo". La ministerio diris, ke 16 aliaj kazoj estis eltrovitaj kaj kvar estas en vivminaca stato. La Haĝo jam pasintece estis scenejo de kelkaj tragediaj akcidentoj kiujn kaŭzis grandegaj amasoj. En 2006, 364 personoj estis mortigitaj en tumulto ĉe la enirejo al la Ponto Jamarat en Mina. Celante eviti tiajn katastrofojn, respondeculoj nur kompletigis la rekonstruon de la ponto. Respondeculoj diras, ke la la 950 metrojn longa, kaj 80 metrojn larĝa kvinetaĝa trotuaro, kiu kostis 1,2 miliardon da usonaj dolaroj malhelpos tro grandan amason da personoj. |





SA
urbo