Serĉi en la retejo
Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Novaj judaj kolonioj konstruotaj en Palestino
- Sirio : 3000 malaperintoj pro la protestoj
- Mubarak juĝota en aŭgusto
- La "araba printempo" apud israelaj limoj
- Filmo pri Palestino...
- Ĉu morgaŭ Irano ?
- Prezidento Saleh promesas novan konstitucion
- Masivaj manifestacioj kontraŭ la prezidento en Jemeno
- Vilaĝo kiu rezistas dank'al sia biero...
- Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado...
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĉu Kleopatra eltrovita ? |
|
|
| Mezoriento - Sciencoj |
![]() EGIPTIO - 20-an de aprilo, 2009.Virina kranio, elterigita apud la urbo Aleksandrio, povus esti tiu de la plej fama el la reĝinoj de Egiptio : Kleopatra. Tiu eltrovo, se ĝi montriĝas vera, povus esti la plej grava ekde la identigo de la tombo de Tutanĥamono en 1922. Pasintmonate, kiam ekstartis la arĥeologiaj serĉoj, la arkeologisto Zahi Hawass estis optimisma, kaj esperis fari gravan eltrovon.
"Tio povus esti la plej grava eltrovo de la 21-a jarcento. Ĉi tiu loko estas perfekta ŝirmejo por la korpoj de Kleopatra kaj Marko Antonio " li deklaris. La sciencistoj ne konfirmis ĝis nun, ke la kranio eltrovita de la teamo de Dro Hawass estis tiu de la egipta suverenino. Sciencaj testoj devas denove esti elfaritaj por konfirmi aŭ malkonfirmi ĉi tiun hipotezon. La restaĵoj de kompleta korpo, eltrovitaj apud la kranio en ŝtona ĉerko, devas esti ankaŭ submetitaj al tuta serio de testoj por lerni pli pri ilia deveno. La Supera Egipta Konsilio pri Antikvaĵoj klarigis, ke tri ejoj estis identigitaj lastan februaron, dum radarsondado sub la ternivelo. Inter ili, la ejo kiu ŝirmas la restaĵojn, troviĝis apud la Lago Mariut, estis kosntruikta dum la regado de Ptolemeo la Dua. |





EGIPTIO - 20-an de aprilo, 2009.
"Tio povus esti la plej grava eltrovo de la 21-a jarcento. Ĉi tiu loko estas perfekta ŝirmejo por la korpoj de Kleopatra kaj Marko Antonio " li deklaris. La sciencistoj ne konfirmis ĝis nun, ke la kranio eltrovita de la teamo de Dro Hawass estis tiu de la egipta suverenino. Sciencaj testoj devas denove esti elfaritaj por konfirmi aŭ malkonfirmi ĉi tiun hipotezon. La restaĵoj de kompleta korpo, eltrovitaj apud la kranio en ŝtona ĉerko, devas esti ankaŭ submetitaj al tuta serio de testoj por lerni pli pri ilia deveno. 