Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Irano lanĉas sian unuan nacie faritan sateliton Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Sciencoj
IRANO - 3-an de februaro, 2009.

Irano anoncas, ke ĝi lanĉis sian unuan nacie faritan sateliton surorbiten. La prezidento Mahmud Ahmadineĵad diris, ke la lanĉo estis sukcesa kaj ke dank'al ĝi Irano "oficiale de nun ĉeestas en la kosmo". La satelito, lanĉita per Safir-2 raketo, estas dediĉita al telekomunikaj kaj esploraj celoj, la irana ŝtata televido diris. La usona Departemento pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la lanĉo "tre gravas" kaj povus estigi evoluadon en balistikaj misiloj. Irano insistas siaflanke, ke sia intenco estas paca.

Francio ankaŭ esprimis siajn zorgojn, dirante, ke la teknologio uzita "tre similas al tiu uzita por balistikaj misiloj". Iranon trafas embargo de la Unuiĝintaj Nacioj, ĉar iuj okcidentaj potencoj pensas, ke ĝi provas konstrui atoman bombon. Teherano neas tiun aserton kaj diras, ke siaj atomaj ambicioj estas limigitaj al la produktado de energio. Respondeculoj de ses mondaj potencoj (Usono, Rusio, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio) devas renkontiĝi en Germanio merkredon por kune diskuti pri la atoma alfrontiĝo.

La lanĉo de la satelito Omid (Espero) estis atendita, kaj estis klare tempomezurita de Irananoj por koincidi kun la 30-a datreveno de
la irana revolucio. Sro Ahmadineĵad diris, ke la satelito estis lanĉita cele al disvastigo de "monoteismo, paco kaj justico" en la mondon. Sed la lanĉo povus kaŭzi alarmon en la okcidenta mondo pro timoj, ke la teknologio povus esti uzita ankaŭ por fari longdistancan misilon, eble kun atoma ŝargokapo. Irano sendube respondos, ke ĝi estas refoje juĝita per duobla normo, pro tio ke ĝi uzas teknologion jam ofta en multaj aliaj mondopartoj.

Parolante post la lanĉo, la irana ministro pri Eksterlandaj Aferoj Manouchehr Mottaki emfazis la fakton, ke la projekto havas pacan celon. "La irana satelita teknologio estas por sole pacaj celoj kaj plenumas la bezonojn de la lando," Sro Mottaki diris, dum la pintokunveno de la Afrika Unio en Etiopio.

Eksterlandaj reagoj multas


La oficialulo de la usona Departemento pri Eksterlandaj Aferoj Robert Woods diris ankaŭ, ke la iranaj aktivaĵoj "povus estig akcelon kaj evoluadon de balistikaj misiloj" kaj estas trs grava afero. La franca ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diri, ke Francion "tre zorgigas la lanĉo". "Ni ne povas ne ligi ĉi tiun al la gravaj zorgoj pri la evoluado de militista atoma kapablo," deklaris la proparolanto de la la franca diplomatio.

Laŭ la brita ministro pri Eksterlandaj Aferoj la lanĉo emfazas la britajn "gravajn zorgojn pri iranaj intencoj : Estas duoblaj aplikoj por satelita lanĉteknologio en irana balistikmisila programo," li diris en komunikaĵo. "Rezulte, ni pensas, ke ĉi tiu afero sendas la malĝustan signalon al la internacia komunumo, kiu jam decidis pri kvin sinsekvaj UN-rezolucioj de la Sekureca Konsilio pri la irana atoma kaj balistikmisila programo."

Irano jam de longe prepariĝas

Fakuloj ĉe sendependa esplorinstituto GlobalSecurity.org, konfirmas, ke la lanĉo estis sukcesa kaj la satelito nun rondiras la planedon en malalta terorbito. Ĉe tiu altitudo probable ĝi restos en orbito dum du monatoj antaŭ ol fali al la Tero kaj bruli kiam ĝi reeniros en la atmosferon. Lastan aŭguston, Irano diris, ke ĝi sukcese lanĉis raketon kapablan porti sian unuan nacie konstruitan sateliton, kaj antaŭe en februaro lanĉis malaltorbitan esplorraketon (kunlabore farita kun Tajlando kaj Ĉinio) kiel parto de antaŭpreparo por la nuna satelita lanĉo. Tiuj lanĉoj markis la inaŭguron de nova Centro de Kosmo-Operacoj, en malidentigita dezerta loko, kiu inkluzivas subteran kontrolstacion kaj satelitan lanĉplatformon. La Blanka Domo nomis la lanĉon de 2008 "bedaŭrinda", averto ke ĝi pli izolus Iranon de la tutmonda komunumo. En februaro 2007, Irano diris, ke ĝi lanĉis raketon kiu povos atingi spacon kaj kiu faris paraŝutohelpitan revenon al la Tero. En oktobro 2005, rusa raketo lanĉis la iranan tutunuan sateliton, la Sina-1, kiu portis fotografiajn kaj telekomunikajn ekipaĵojn.


Irano ankaŭ intencas sendi sian unuan astronaŭton al spaco en 2021.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi